• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-01 20:24:36    
Nigra tetro (foto)

cri

En Ĉinio la nigra tetro (Lyrurus tetrix) el la ordo de galinoformaj birdoj kaj familio de tetraonedoj vivas en Hejlongĝjang, la Interna Mongolio, Ŝinĝjang kaj aliaj lokoj. Ĝi troviĝas ankaŭ en la vasta regiono inter Britio kaj Siberio. Ĝi estas samgranda kiel la koko. La virbirdo estas nigra preskaŭ tutkorpe. Sur la flugiloj vidiĝas larĝaj horizontalaj strioj kun blankaj makuloj. Ĝiaj eksteraj vostplumoj forte kurbiĝas eksteren. La birdino estas flavbruna kun malhelkoloraj horizontalaj makuloj kaj vosto neforte fendita.

La nigraj tetroj vivas en falfoliaj pinaroj, miksaj arbaroj, pinglarbaroj, herbejoj, heroriĉaj marĉoj kaj montvaloj. Vintre por serĉi manĝaĵojn, ili povas migri centojn da kilometroj laŭ nedifinita linio. En frosta vintro ili preskaŭ tuttage kaj tutnokte sin kaŝas en neĝo por eviti atakon de malvarmego. Printempe de la sekvanta jaro ili revenas al la generejo. Aŭtune la junaj birdoj jam povas mem serĉi manĝaĵojn, sed ili ne forlasas sian patrinon. Tiam formiĝas grandaj tetraj grupoj, ĉiu el kelkaj eĉ dekkelkaj familioj, vintre ili denove disiĝas en malgrandajn grupojn el kelkaj aŭ dekkelkaj membroj. Ili estas lertaj en kurado kaj flugado, sed ili flugas nur nelongan distancon. Ili per malsamaj manieroj prenas manĝaĵojn sur arboj. Ili manĝas ĉefe ŝosojn, foliojn, ĝermojn, infloreskojn, fruktojn kaj berojn de arbustoj, iafoje ankaŭ insektojn, herbajn semojn kaj grajnojn. De la fino de marto ĝis la komenco de aprilo ili seksardas. Tiam la birdgrupo disiĝas. Atinginte la seksumejon, la virbirdoj komencas eligi laŭtan krion per seksumado. Unu virbirdo foje-refoje sin levas por batali kontraŭ aliaj virbirdoj kaj ili persekutas unu alian laŭ cirklo. La virbirdo ĝenerale seksumas kun pluraj birdinoj. Maje la birdino faras neston proksime de la seksumejo kaj en ĝi ĝenerale demetas ok ĝis dek helflavajn ovojn kun malhelbrunaj makuloj grandaj kaj malgrandaj, ĉiu kun pezo de dudek sep ĝis tri dek ses gramoj. Post dudekdu-dudekkvar-taga kovado la junaj birdoj eloviĝas.