• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-02 11:50:01    
Infana arto en la urbo Guiyang

cri

Infana arto en Guiyang, ĉefurbo de la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio, estas ŝatata de lokaj infanoj kaj atentata de lernejoj kaj diversaj rondoj de la socio. Dancoj kaj kantoj, prezentitaj de la infanoj, havas fortan naciecan karakterizon, kaj ricevis altan taksadon. La infana arto nun jam fariĝis "vizitkarto" de la urbo Guiyang.

Iun tagon de junio de la kuranta jaro nia raportisto vizitis Ruĝfloretan Infanan Teatran Trupon de Guiyang. En provluda salono la raportisto renkontis knabineton, Yu Yuzhu, kiu diris, ke prezentado de la Teatra Trupo estas ŝatata de la publiko, kaj ŝi ludis kun la trupo en multaj urboj kaj eĉ en iuj fremdaj landoj kaj regionoj. "Ni prezentis dancojn kaj kantojn en multaj lokoj, kaj mi estas tre ĝoja. Baldaŭ mi veturos al Hongkong por konkurso. Ni plurfoje gajnis medalojn en internaciaj konkursoj, inter ili la plej valora estas la bronza medalo, kiun ni gajnis en Olimpika Ĥorkonkurso.

Similaj teatraj trupoj en la la urbo Guiyang estas multaj. Promenante sur stratoj de la urbo, vi facile trovas nomtabulojn de diversaj infan-teatraj trupoj. Enirinte en iun el tiuj trupoj oni povas trovi teatrajn fotojn de infanoj en montra fenestro kaj ankaŭ pokalojn gajnitajn en konkursoj. Ilia prezentado marŝis de miao-nacieca vilaĝo en la provinco Guizhou al Pekina Muzikhalo kaj de Franca Internacia Infana Artfestivalo al Usono, Germanio kaj Italio, kaj la infanoj per arto kun orienta beleco montris sin antaŭ eksterlandaj vizitantoj, transpasinte milojn da montoj kaj riveroj. Unu el la infanaj teatraj trupoj en la urbo Guiyang gajnis pli ol 1 200 internaciajn premiojn dum 20 jaroj.

Kio gajnigis al infana arto de la urbo Guiyang tiom grandegan ĉarmon? Sinjoro Yang Kailiang estas emerita ŝtata unua-klasa reĝisoro de Ensemblo de Guiyang. Multaj infanaj dancoj, verkitaj kaj reĝisoritaj de li, plurfoje gajnis en- kaj ekster-landajn premiojn. Li diris al la raportisto, "Infanaj dancoj de Guiyang estas verkitaj surbaze de nacieca kulturo kaj reflektas la vivon de infanoj. Tia kombino estas la arta karakterizo de de niaj infanaj dancoj, kaj ĝuste pro tio la dancoj kortuŝas multajn vizitantojn."

Guiyang estas urbo kun multaj naciecoj, tie loĝas naciminoritatoj de Miao, Tujia, Dong kaj aliaj naciecoj. En disvolvo de infana arto la urbo firme kaptis la naciecan karakterizon, kaj la prezentado reflektas naciecan karakterizon kaj ankaŭ estas plena de temperamento kaj intereso de infanoj. Ekzemple, la danco "Kolora jupo" rakontas pri miao-naciecaj knabinetoj, kiuj portas koloran jupon en festa tago por partopreni en dancado. Tiu ĉi dancado iras en akompano de miao-naciecaj instrumentoj, bronza tamburo kaj Lusheng, kun pleno de folklora etoso. En la dancado knabinetoj en koloraj jupoj donacas jupojn al aliaj knabinetoj sen jupoj, kaj invitas ilin al dancado. Per tia intrigo la danco diskonigas la koncepton: homoj ricevas pli da ĝojo, kiam ili donas ĝojon al aliaj.

En la urbo Guiyang oni ekkondukis artan edukon de infanoj ne tre longe, la aktivado komenciĝis en la komenco de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento. Tiam oni fondis la infanan teatran trupon Miaomiao, gvidate de iu instruisto pri arto. Prezentado de la infanoj kun pura sento tuj vekis sekvadon en la urbo. Ankaŭ la urba registaro ekalprenis multajn rimedojn por impulsi disvolvon de tiu ĉi arto. Sinjoro Deng Zhiyong, oficisto pri kultura administrado de la urbo, prezentis al la raportisto: "Ĝenerale, ni kondukas tiun ĉi infanan arton en 4 flankoj. Ni efektivigas unue la bazan konstruadon, due konstradon de la infanarta teamo, kaj trie la aktivadon. Kaj ni zorgas ankaŭ la verkadon de teatraĵoj en tiuj ĉi jaroj. Guiyang estas urbo kun multaj naciecoj, pro tio en la verkado ni atentas la naciecan karakterizon, nur kun kiu la arto havas vivpovon.

En la intervjuo la raportisto sciis, ke en diversaj infanaj palacoj kaj teatraj trupoj de la urbo arta edukado kaj prezentado funkcias tute en libera tempo, tial ili ne ĝenas normalan lernadon de la infanoj. Kiam la infanoj aliĝas al la trupoj por lernado, la instruistoj konfirmis artajn lernobjektojn laŭ malsamaj karakterizoj kaj interesoj de la infanoj por ke la infanoj konstante tenu siajn intereson kaj ĝojon dum la lernado. Sinjorino Zheng Lu, respondeculo de infana palaco, diris, "Ĉi tie la infanoj povas ricevi bonan trejnadon kaj influon, kaj ni esperas, ke ili kresku sane kaj ĝoje, kaj realigu la revon per sia klopodo."

Prospera infana arto en Guiyang faris la urbon lulilo de artistoj. La urbo sendis al ĉinaj ĉefaj artlernejoj grandan nombron da elstaraj talentuloj, iuj el ili jam fariĝis eminentuloj de la rondo de ĉinaj dancaj kaj muzikaj artistoj.