• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-02 16:08:07    
Inter-Amerika Disvolva Banko

cri

La Inter-Amerika Disvolva Banko fondiĝis en la 30-a de decembro, 1959. Ĝi estas la plej frue fondita kaj la plej granda regioneca plurflanka ekspluata banko en la mondo, kun la ĉefstabejo en Vaŝingtono. Tiu ĉi banko estas la speciala institucio de la Organizo de Amerikaj Landoj. Al la banko rajtas aliĝi landoj de aliaj regionoj, sed tiuj ne-amerikaj landoj ne povas utiligi la kapitalon de tiu ĉi banko, tamen rajtas partopreni en adjudikado de programoj de tiu ĉi organizo. La organizo celas "koncentri fortojn de ĉiuj membrolandoj kaj liveri kapitalan kaj teknologian helpojn al la ekonomia kaj socia disvolva plano de amerikaj landoj", kaj helpi ilin "individue aŭ kolektive kontribui por rapidigi la ekonomian disvolvon kaj socian progreson".

La Direktoraro, konsistanta el po unu direktoro de ĉiuj membrolandoj, estas la plej alta regpotenca institucio de la Inter-Amerika Disvolva Banko. La direktoraro okazigas kunvenon unufoje en ĉiu jaro. La Plenuma Direktoraro, kun la oficperiodo de 3 jaroj, estas la konstanta institucio sub la gvidado de la Direktoraro kaj konsistas el 12 direktoroj, inter kiuj 9 estas de la latin-amerikaj landoj kaj la aliaj 3 venas respektive de Usono, Kanado kaj Japanio. La prezidanto kaj vicprezidanto de la Inter-Amerika Disvolva Banko prezidas la ĉiutagajn laborojn sub la gvidado de la Plenuma Direktoraro. La prezidanto de la Inter-Amerika Disvolva Banko, kun la oficperiodo de 5 jaroj, estas elektita de la Konsilio. La vicprezidanto de la Inter-Amerika Disvolva Banko estas nomumita de la Plenuma Direktoraro. La filiaj institucioj situas en la ĉefurboj de ĉiuj latin-amerikaj membrolandoj. Ankaŭ en Parizo kaj Londono estas agentejoj de la banko. La Instituto pri Latin-Amerika Integrigo fondita en 1964 situas en la argentina ĉefurbo Buenos-Ajreso kaj respondecas pri kulturado de altaklasaj teknikaj talentuloj, studado de koncernaj ekonomiaj, leĝaj, sociaj kaj aliaj gravaj problemoj kaj liverado de konsultado al la membrolandoj. La kapitalo de la Inter-Amerika Disvolva Banko ĉefe venas el laŭproporciaj dividoj de la membrolandoj, liverado de evoluintaj membrolandoj kaj eldonado de obligacioj en la monda financa merkato kaj koncernaj landoj. La Inter-Amerika Disvolva Banko ĉefe liveras kreditojn al la membrolandoj por akceli la ekonomian disvolviĝadon de la latin-amerika regiono kaj helpi la membrolandojn disvolvi komercadon.

Tiu ĉi organizo havas 20 iniciatintajn membrolandojn, inkluzive de 19 latin-amerikaj landoj kaj Usono. En 1972 Kanado aliĝis al la organizo. Post la jaro 1976 iuj evoluintaj landoj de Eŭropo kaj Azio unu post alia aliĝis. Ĝis la jaro 1998 La Inter-Amerika Disvolva Banko havis 46 membrolandojn. Ili estas Argentino, Aŭstrio, Bahamoj, Barbadoso, Belgio, Belizo, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉilio, Danlando, Dominika Respubliko, Ekvadoro, Finnlando, Francio, Germanio, Gvajanio, Gvatemalio, Haitio, Hispanio, Honduraso, Italio, Izraelo, Jamaiko, Japanio, Kanado, Kolombio, Kosta-Riko, Kroatio, Meksikio, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Panamio, Paragvajo, Peruo, Portugalio, Salvadoro, Slovenio, Surinamo, Svedio, Svivlando, Trinidado kaj Tobago, Urugvajo, Usono kaj Venezuelo.