• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-02 16:36:37    
Iom pri verkisto de libro <Ĝuo en Parizo—Roza Vivo> (foto)

cri

Wang Xiaoli lernis la francan lingvon en iu private posedata universitato kaj post unu jaro, ŝi povas flue paroli. Dank' al progreso en la lingvo, ŝi konatiĝis kun multaj amikoj kaj ŝia viv-rondo iom post iom plivastiĝis. Ŝi ne plu sentis solecon kaj izolecon. Iam ŝi vizitis bankedon kaj salonon de amikoj kaj iam butikumis en Parizo. Ŝi komencis ĝui delikatan kaj modan vivon en Parizo kaj notis sian vivon en Parizo. Tial naskiĝis la libro <Ĝuo en Parizo—Roza Vivo>. Parizo famiĝis per ĝia enhavoriĉa arta konservado kaj elegantaj konstruaĵoj kaj ĝuas honoran titolon "romantika metropolo". Tamen pri kompreno de "romantiko", Wang Xiaoli havas sian propran opinion. Ŝi diris:

"Romantiko ŝajne similas al sento. Ekzemple kiam mi vagadas en strato de Parizo, surprize pluvas, do mi flamigis cigaredon, kaj fumas kaj piediras. Estas senĝene kaj libere. Se apub strato troviĝas kafeĵo, do mi haltas kaj sidas, eble trinki kafon aŭ vinon. Laŭ mi la procezo signifas romantikon."

Estas menciinde, ke granda nombro da fotoj en la libro <Ĝuo en Parizo—Roza Vivo> ĝojigis kaj freŝigis legantojn. Legante la libron, homoj povas senti, ke Parizo estas ne plu malproksima, sed ŝajne intima kiel propra urbo. Wang Xiaoli diris al la raportisto, ke antaŭ veturo al Parizo, ŝi ŝatis esti fotata, tamen en Parizo, ŝi ofte kunportis fotilon kaj iam iris kaj iam fotis aliajn homojn. Ekster ŝia imago, ŝi eĉ ŝatas fotografion. Ŝi diris:

"Fotografo estas ege kontentiga. Mi povas manifesti ion per miaj okuloj kaj tio iam estas malfacile esprimebla per skribo. Ĉar fotografo estas la plej rekta rimedo, per kiu oni povas kompreni kion oni vidas."

Wang Xiaoli esperas, ke ŝi havos bonŝancon por lerni fakan fotografion en alia lando kaj okazigos ekspozicion de siaj fotoj. Wang Xiaoli ankaŭ diris al la raportisto, ke en la libera tempo, ŝi daŭrigos verkadon. Nun ŝi meditas la duan libron. Ĉi-foje ŝi deziras priskribi ĉagrenon kaj barakton de alilandanoj en Parizo.