• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-02 16:51:08    
Ĉinio kaj Usono okazigis unuan strategian dialogon

cri

La 1-an de aŭgusto en Pekino, okazis la unua strategia dialogo inter Ĉinio kaj Usono. Gvidante delegaciojn ĉina vicministro pri eksteraj aferoj Dai Bingguo kaj usona konstanta ŝtata vicsekretario Robert B. Zoellick partoprenis en la dialogo. La du flankoj malkaŝe kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj pri komune atentataj gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj. Okazis la dialogo laŭ la komuna kono, atingita de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj usona prezidento Bush en la ĉilia ĉefurbo Santiago en la lasta novembro. Ĉina specialisto pri internaciaj problemoj opiniis, ke la strategia dialogo inter Ĉinio kaj Usono ne nur helpas akceli sanan kaj stabilan disvolvon de la dulandaj konstruivaj kunlaboraj rilatoj, sed ankaŭ utilas al protektado de paco kaj stabileco de regionoj kaj de la mondo.

Strategia dialogo estas la malkaŝa interfluo kaj rekta kontaktiĝo inter landoj pri plej multe atentataj duflankaj kaj superduflankaj strategiaj problemoj, celas pliigi konfidon, ekspliki dubon, difini celon kaj garantii duflankajn rilatojn longtempe stabile disvolviĝi. La strategia dialogo inter Ĉinio kaj Usono ĝuste celas krei novtipan interfluan terenon inter la du landoj kaj disvolvi novtipan strategian dialogon pri kernaj interesoj de la du flankoj kaj praktikaj atentataj aferoj sur la bazo de strategia kunlaboro, pliigo de konfido, ekspliko de dubo kaj serĉo al komunaĵo kaj rezervo de diferenco, por establi framon de longtempa kunekzistado.

Altnivela studanto de ĉina Esplora Instituto pri Internaciaj Problemoj Liu Xuecheng esprimis intervjuate, ke la strategia dialogo inter Ĉinio kaj Usono enkorpigas la politikan volon kaj realan bezonon de la du landoj pri establiĝo de kunlaboraj rilatoj en tutmondaj kaj regionaj aferoj kaj en la duflankaj rilatoj. Li diris:

"La protektado de paco kaj stabileco de la tutmondo, regionoj kaj duflankaj rilatoj devas esti la komuna celo de la du landoj, per establiĝo de mekanika sistemo oni povos orde meti ĉiujn koncernajn problemojn en la mekanikan vojon por intertraktado kaj interkonsiliĝo."

Efektive, en la lastaj ĉirkaŭ 30 jaroj post la normaligo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, la du flankoj jam establis dekojn da interfluaj terenoj kaj sistemoj, inkluzive de komerca komuna komitato, defenda interkonsiliĝo, homrajta dialogo, kontraŭterorisma kunlaboro kaj dialogo koncernaj al politikoj pri energio. La strategia dialogo estas la utila suplemento kaj bona profundiĝo, samtempe havas la funkcion pri kreo de bona atmosfero por pli altnivela duflanka dialogo.

Estro de la esplora instituto pri Usono sub la Ĉina Popola Universitato profesoro Shi Yinhong opiniis, ke la okazigo de la strategia dialogo inter Ĉinio kaj Usono signifas la formadon de nova interkomunika framo inter la du landoj, estos favora al pliigo de konfido, reciproka utilo kaj formiĝo de la situacio de longtempaj paca kunekzistado kaj aktiva kunlaboro. Li diris:

"En la pasinteco, ankaŭ troviĝis efektiva strategia dialogo inter Ĉinio kaj Usono, la diferenco inter la antaŭa kaj la nuna strategia dialogo estas, ke antaŭe okazis la strategia dialogo kiam troviĝis problemoj kaj oni bezonis interparolon, sed nun formiĝis la sistema regula dialogo, tio estas la relative granda progreso en la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Kun la sistema framo, la dulandaj registaroj povos regule diskuti pri dulandaj problemoj kun strategiaj interesoj, reciproke fari eksplikon kaj interkomunikon, tial la diskutado pri iuj problemoj estos pli profunda kaj pli regula."

En la dialogo, la du flankoj reasertis, ke la longtempa sana kaj stabila disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono konformas al bazaj interesoj de la du landoj kaj la du popoloj, tenado kaj plivastigo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono havas gravan signifon por akceli la nunajn kaj estontajn pacon, stabilecon kaj disvolvon de la azi-pacifika regiono kaj de la mondo. Liu Xuecheng opiniis, ke la dialogo utilas akceli stabilan kaj sanan disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Li diris:

"Laŭ mi, per ĉi tia strategia dialogo kaj reciproka vizito de la dulandaj plej altaj gvidantoj, oni povos difini estontan disvolvan grandan framon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono."