• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-02 20:15:33    
Trinkado de Leicha-teo en arkadio Taohuayuan (2)

cri
Fraŭlino Wu Yanyan, kelnerino de loka te-trinkejo, sciigis min, ke laŭ noto de historia libro, la teo Leicha jam havas la historion de mil jaroj. Ĝi estas nemankigebla trinkaĵo de lokaj loĝantoj. Ŝi diris:

"Ĝi estas tre bona trinkaĵo heredata de generacio al generacio. Nuntempe aldoniĝis al la krudmaterialoj de la teo Leicha ankaŭ arakido, sezamo, sojfabo, riz-spageto ktp. Dum la trinkado oni manĝas samtempe ankaŭ bongustajn pladojn el legomoj produktitaj en nia loko. Kiam bebo unujariĝas, la gepatroj kutime invitas parencojn kaj amikojn al sia hejmo kaj regalas ilin per la teo Leicha."

Laŭ konigo fare de fraŭlino Wu Yanyan, loĝantoj de Taohuayuan rigardas la teon Leicha kiel la plej valoran memoraĵon donacindan al gastoj. Kiam gastoj alvenis al ilia hejmo, ilia bonveniga festeno eble estas simpla, sed absolute ne mankas varmega kaj aroma teo Leicha sur tablo. En Taohuayuan, kiam vi eniros en iun ajn familion, la mastro certe prezentos al vi tason da refreŝiga teo Leicha, malgraŭ tio, ĉu li konas vin aŭ ne.

La loĝantoj de Taohuayuan ĉiuj ŝatas trinki la teon Leicha. Estas populara diro ĉeloke: Neniun tagon nemankigeblas suvereno en la lando, kaj neniun tagon nemankigeblas Leicha en la hejmo. Iuj loĝantoj eĉ preferas trinki la teon Leicha anstataŭ preni tagmanĝon.

Dum la trinkado de la teo Leicha, plej grave estas trinki ĝin kiam ĝi estas varma. La teo havas belan koloron, aroman odoron kaj eksterordinaran guston miksitan je dolĉeco, saleco kaj pikeco.

Gustuminte la teon Leicha, vojaĝanto s-ro Wang Lei tuj ekŝatis tian teon. Parolante pri impreso de la teo-trinkado, li proponis, ke mi trinku sinsekve tri tasojn da Leicha. Li diris:

"Por tiuj vizitantoj, kiuj unuafoje venis al Taohuayuan, nepre necesas trinki sinsekve tri tasojn da teo Leicha, kaj nur tiam ili povas rekompenci amikecon de la mastro. Trinkinte la unuan tason da teo, oni estas fremdulo; trinkinte la duan tason, oni fariĝis gasto; kaj trinkinte la trian tason, oni jam estas amiko de la mastro. Ju pli multe oni trinkas la teon, des pli multe oni povas rekompenci amikecon de la mastro."

Laŭ tia argumento, se vi ne trinkis tri tasojn da varmega teo Leicha en la pitoreskejo Taohuayuan, vi ja preterpasis la ŝancon de gastado ĉe entuziasmaj lokanoj. Kaj ĉiu leganto de tiu bela poemo verkita de Tao Qian scias, ke la gastama kutimo de la nuntempaj loĝantoj de Taohuayuan ĝuste estas heredaĵo de la loka tradicia moro. Por ili, percepti tiun popolan moron pere de trinkado de la teo Leicha egalas al karmemoro al la arkadio priskribita de Tao Qian.

La teo Leicha estas ne nur bongusta, sed ankaŭ utila al la homa sano. Lokanoj diris, ke la plej grava karaktero de la teo Leicha estas, ke ĝi kapablas rezisti kontraŭ malvarmeco kaj humideco. Taohuayuan situas en la montvalo ĉirkaŭata de montoj el kvar flankoj, sekve ĝia klimato estas tre humida, do la kapablo de la teo Leicha povas helpi al la loĝantoj gardi sian sanon. Lokanoj opinias ankaŭ, ke se oni persistas en trinkado de la teo Leicha, oni povas havi longan vivon.