• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-03 15:31:42    
Kvara kongreso de Esperanto en la ĉina sudokcidenta provinco Gansu

cri
La 16-an de junio okazis la kvara kongreso de membroj de la Gansu-a Esperanto-Asocio en Lanzhou, ĉefurbo de la provinco. En la kongreso partoprenis pli ol 50 esperantistoj de la provinco.
La inaŭguro komenciĝis en la himno La Espero. Poste la kongresanoj silente staris funebrante al la ĉinaj veteranaj esperantistoj Zhang Qicheng, Dai Liming, Zhao Bingjun, Zhao Yingwen kaj aliaj.
Oni laŭlegis gratulajn leterojn de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj aliaj Esperantaj organizoj kaj esperantistoj.
Sinjoro Lu Wanyi, prezidanto de la asocio raportis pri la laboro de la tria Konsilio de la Asocio. La ĉeestantoj faris diskutadon pri la situacio de la en- kaj ekster-landa Esperanto-movado kaj pri la direkto de disvolviĝo de la provinca movado.
Oni elektis novan konsilion de la asocio. Sinjoro Lu Wanyi elektiĝis kiel prezidanto de la asocio, sinjoro Bao Jincai kiel ĝenerala sekretario.
******
Laŭ raporto de sinjoro Liu Tieshan, prezidanto de la Hunan-a Esperanto-Asocio, la 2-an de majo 2006 en la Changsha-a Universitato apud la fama rivero Liuyang en Changsha, ĉefurbo de la provinco Hunan, okazos simpozio pri la Liuyang-rivera Esperanta kulturo kaj ekonomia interfluo. La Hunan-a Esperanto-Asocio sincere atendas kaj varme bonvenigas diverslokajn esperantistojn al la simpozio.
La temo de la simpozio estos: "Kontinua evoluado de la Esperanto-movado kaj ĝia pozitiva rolo al la socio".
La simpozio atendas viajn disertaĵojn, prelegojn kaj aliajn kontribuaĵojn.
Karaj aŭskultantoj ĉinaj kaj eksterlandaj, se vi volas partopreni en la simpozio, kontaktiĝu kun la asocio.
MARGARETA HANDZLIK ĈE JAN FIGEL
La 5-an de julio la pola eŭroparlamentanino Margareta Handzlik (EPP-ED) estis akceptita en Strasburgo de s-ro Jan Figel, membro de la Eŭropa Komisiono pri edukado, kulturo kaj multlingvismo. La renkontiĝo estis plene dediĉita al la problemoj de multlingvismo de EU. Jan Figel aŭskultis kun intereso proponojn de la pola membro de la Eŭropa Parlamento pri ebla uzo de Esperanto kiel propedeŭtika ilo por plifaciligi la studadon de fremdaj lingvoj. S-ro Figel serioze traktis la proponojn kaj petis de Margareta Handzlik plurajn informojn tiurilate. Oni interkonsentis pri pluaj laborkontaktoj.
"VOJAĜO EN ESPERANTO-LANDO" DENOVE HAVEBLAS
La nuntempe plej furora Esperanta libro, "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker, estas denove havebla, nun jam en tria eldono. Ĝia antaŭa eldono aperis en julio 2002 kaj la tuta eldonkvanto elĉerpiĝis en iom pli ol du jaroj. La unua eldono aperis en 1992 ĉe la Moskva eldonejo Progreso, sed en sia dua eldono ĉe UEA ĝi spertis ĝisfundan transformiĝon. Ĝi internaciiĝis enhave kaj ĝia grafika prezento fariĝis moderna kaj tre alloga. La plej nova eldono konservis la viglan dezajnon de Francisco Veuthey kaj fariĝis eĉ pli bela, ĉar ĝi aperis en pli granda formato, kun pli grandaj literoj kaj pli klaraj bildoj. Krome, troviĝas en ĝi kelkaj novaj ilustraĵoj.
La tekstaj ŝanĝoj estas minimumaj - nur du tekstoj, kiuj intertempe malnoviĝis, estas anstataŭigitaj - pro kio la dua kaj tria eldonoj estas uzeblaj samtempe en kursoj. Posedantoj de la nova eldono tamen profitos de multaj etaj modifoj (korektoj, aktualigoj, revortumoj kaj aldonaj informoj) en la komentaroj kaj apudtekstaj babiloj. Por la tria eldono Boris Kolker ankaŭ aldonis koncizajn informojn pri tipoj de planlingvoj, fundamenteco-oficialeco, Oficialaj Aldonoj, agad-direktoj de UEA, ktp. La teksto pri Interreto estas aktualigita kaj reverkita. Laŭ peto de multaj legantoj estas aldonita ankaŭ indekso de nomoj, kio ebligas facilan serĉon de informoj en tiu ĉi unika verko, kiu samtempe estas perfektiga kurso de Esperanto kaj vastpanorama gvidlibro pri la Esperanta kulturo.
Malgraŭ pli granda formato, la prezo de la 280-paĝa libro restas 18,00 eŭroj. Ekde samtempa mendo de minimume 3 ekz. ĉe la Libroservo de UEA oni ricevas trionan rabaton. Aldoniĝas 10% por sendokostoj (minimume 2,25 eŭroj) kaj por klientoj en EU 6% por imposto.
Aktualaj informoj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas troveblaj en la retpaĝo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Vojaĝo