• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-03 19:40:26    
Ruĝkola gruo (foto)

cri

La ruĝkola gruo (Grus antigone) el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj kaj familio de gruedoj estas la plej granda el la gruedaj birdoj, kun alto de 1,6 metroj kaj pezo de dek du kilogramoj. Ili vivas en hindio, sudorienta Azio kaj Australio kaj generas ĉefe en Hindio kaj Birmo; iuj el ili travintras en la suda parto de Junnan-provinco de Ĉinio. ili sin karakterizas per nudaj kaj oranĝruĝaj kapo, gorĝo kaj la supra parto de la kolo, kaj la ruĝa koloro fariĝas des pli okulfrapa dum la generado. La birdo havas ebenan kaj glatan verton grizverdan kaj karno- aŭ rozkolorajn tarsojn kaj piedfingrojn. Ĝi estas kovrita tutkorpe de blugrizaj aŭ helgrizaj plumoj kun nigraj aŭ malhelgrizaj primaraj flugplumoj kaj primaraj kovraj plumoj nigraj aŭ malhelgrizaj. Ĝi krias krude kaj obtuze; dum kriado la maskla kaj femala gruoj etendas supren sian bekon, kaj la maskla alte levas siajn flugilojn, sed la femala ne.

La ruĝkolaj gruoj loĝas sur stepoj, ĉe lagoj kaj riverbordoj. Ordinare ili vivas pare, ĉiam aktivadas kaj serĉas manĝaĵojn kune en malgranda spaco kaj neniam forlasas unu la alian. Ili generas dum julio kaj aŭgusto. Dum generado ili forte emas al "balanca danco"; unue ili disetendas siajn flugilojn, mallevinte sian kapon, poste saltas en la aeron kaj eligas sonon de klariono. Ili konstruas grandan neregulan neston sur la tero per fragmitoj, junkoj kaj pajloj kun radikoj, iuj el ili eĉ povoscias fosi grundon por altigi la bazon de sia nesto. Post kiam la femala gruo demetas unu ĝis tri ovojn, la gegruoj alterne ilin kovas, sed la laboron plenumas ĉefe la femala. La ĉefa tasko de virgruo estas gardostari. Kiam la gruino revenas post manĝado, ili ofte kune dancas, riverencas reciproke, ĵetas objektojn al la ĉielo kaj krias unu al la alia. Poste la gruino movas la ovojn, ordigas sian plumaron per la beko kaj sidiĝas sur la ovojn por kovi. Post tridek aŭ tridek unu tagoj eloviĝas flavbrunaj birdidoj. Por defendi siajn neston kaj idojn, la ruĝkolaj gruoj fariĝas tre furiozaj kaj kuraĝas ataki ĉiun ajn agresanton.

Kvankam la nombro de la ruĝkolaj gruoj estas granda en la mondo, tamen en Ĉinio ili estas malmultaj. Nun en zoologiaj ĝardenoj de Ĉinio ĉiuj montritaj ruĝkolaj gruoj estis akiritaj per interŝanĝo kun aliaj landoj.