• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-03 19:49:56    
Fama urbeto Zhaoxian (1)

cri
Karaj legantoj, mi prezentu al vi la faman urbeton Zhaoxian de Ĉinio.

La urbeto Zhaoxian situas en la sud-centra parto de la provinco Hebei, norda Ĉinio, kaj havas la historion de pli ol 2 500 jaroj. La urbeto estas vaste konata pro du famaj konstruoj: la ponto Zhaozhou, pli ol 1 400 jarojn aĝa, kaj la antikva zenisma templo Bailin, pli ol 1 700 jarojn aĝa.

La ponto Zhaozhou situas en la suda parto de la urbeto Zhaoxian. Malgraŭ la granda aĝo, la ponto tamen ankoraŭ restas sufiĉe fortika, kaj estas konata kiel ŝtona arkponto kun la plej longa historio kaj plej bona rezerviĝo en la mondo.

La tuta ponto estis konstruita el ŝtonaj materialoj, pro tio lokanoj nomas ĝin "granda ŝtona ponto". Laŭ la aspekto ĝi estas unu-trua ponto, sed fakte ĝi havas tre karakterizan aranĝon en la arkitektura strukturo. Anstataŭ masoni la parton inter la pontarkaĵo kaj la pontplanko per ŝtonaj materialoj, konstruantoj faris po du paralelajn pontarketojn respektive en ambaŭ flankoj de la granda pontarko. Dank' al tiu lerta aranĝo, oni ŝparis multe da ŝtonaj materialoj, malpliigis la pontan pezon je proksimume 500 tunoj kaj pliigis al la ponto akvo-fluajn kanalojn, tiel mildigante la impulsan forton de la inunda akvo al la ponto kaj garantiante ĝian sekurecon. En la pasintaj pli ol 1 400 jaroj, kvankam la ponto Zhaozhou spertis la inundon je 10 fojoj, la militan tumulton je 8 fojoj kaj la tertremon je multaj fojoj, tamen ĝi restas ne-difektita. Laŭ esplorado de fakuloj, la projekto de la ponto Zhaozhou estis senprecedenca en la monda ponto-konstrua historio. La similaj pontoj aperis en Eŭropo nur en la 18-a jarcento.

Laŭ noto de historia libro, la ponto Zhaozhou estis konstruita de fama metiisto Li Chun kune kun multaj ŝtonhakistoj en la antikva Ĉinio. Tamen multaj homoj opiniis, ke la ponto Zhaozhou estas eksterordinara majstraĵo malfacile konstruebla de la homa forto, tial popularas la popola diro, ke la ponto estis farita de Gongshu Ban el la regno Lu (841 a.K – 476 a.K), prapatro de la ĉina arkitekturo.

Ĉiĉerono fraŭlino Wu Xia sciigis min, ke laŭ legendo, Gongshu Ban konstruis la ponton Zhaozhou en unu nokto. Informiĝinte pri tio, ĉielaj feoj intencis ekzameni la ŝarĝpovon de la ponto. Kiam la feo nomata princo Chai transiris la ponton puŝante sian ĉarumon, neatendite li stumblis sur la ponto. Ŝi diris:

"Rigardu, ĉi tie videblas rad-sulko. Laŭdire, kiam la ĉarumo de princo Chai, ŝarĝata per kvin grandaj montoj, veturis sur la ponto, ĝi lasis tiun ĉi sulkon. Jen ĉi tie vidiĝas ronda kavo, kiu estis la genua signo de princo Chai. Kiam la princo antaŭenpuŝis sian ĉarumon sur la ponto ĝis ĉi tie, li jam elĉerpiĝis kaj glit-falis sur la pontan plankon, sekve aperis ĉi tie granda signo de lia genuo."

Mi atenteme observis la pontan plankon, kaj vere rimarkis la rad-sulkon kaj ankaŭ la genuo-forman kavon. Sed mi scias, ke ili certe ne estas la tiel nomataj postsignoj de feoj.

En Ĉinio popularas popolkanto titolita "Bovisteto", kiu ja temas pri la menciita legendo.