• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-03 20:09:34    
Gastiĝu en naciminoritataj restoracioj de Pekino (1)

cri
Karaj legantoj, en Pekino troviĝas multaj frandaj pladoj el diversaj landpartoj de Ĉinio, kaj inter ili ne mankas pladoj de naciminoritataj restoracioj. Tiuj restoracioj estas karakterizataj pro aparte bongustaj naciminoritataj manĝaĵoj kaj kant-danca medio, sekve la gastoj povas sperti naciminoritatajn folklorojn kaj morojn dum la manĝado en tiuj restoracioj. En la hodiaŭa programero, karaj amikoj, ni gastiĝu en tiaj restoracioj.

Karaj amikoj, nun aŭdiĝas melodio sonbendigita en la restoracio "Gastronomia kaj Artista Placo de Ora Loulan" situanta en la norda kvartalo de Pekino. Ĉi tie okazas ĉiutage naciminoritataj kant-dancoj de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de nordokcidenta Ĉinio, kaj ĝia densa islama stilo interesas multe da gastoj.

Sin trovante en tia restoracio, oni sentas sin kvazaŭ gastiĝi en la hejmo de naciminoritatanoj de Xinjiang. La dekoracio de la restoracio montras fortan trajton de naciminoritatoj: Sur neĝblankaj muroj vidiĝas pentraĵoj de naturaj pejzaĝoj de Xinjiang, sur la planko sterniĝas kolora man-brodita tapiŝo, kaj verda vito sin kroĉas sur la fenestra krado…Tamen eble la plej rimarkinda estus la liturgia halo instalita en la centro de la restoracio. Laŭ la islama dogmo, moslemoj ĉiutage devas fari la liturgion kvinfoje al la direkto de Mekko. Por adaptiĝi al tiu kutimo de moslemoj, la restoracio speciale konstruis tiun liturgian halon. Direktoro de la restoracio s-ino Xiao Lin diris al mi:

"La liturgia halo estas aranĝita laŭ la islama stilo. La direkto de surgenua preĝado fare de moslemoj estas tiu de Mekko, kaj ĉe la fronto estas metita silka ekzemplero de Korano. Ankaŭ ornamaĵoj ene de la liturgia halo estas ekzotikecaj, ekzemple kupraj ujoj el Turkio kaj familiaj ornamaĵoj el arabaj landoj. La tapiŝo sur la planko estis transportita el Xinjiang. Ni instalis tiun ĉi liturgian halon, celante liveri al gastoj la specialan ejon por fari preĝon laŭkutime."

Preskaŭ same alloga estas ankaŭ frandaĵoj kaj bongustaj pladoj en la restoracio. S-ro Alican, ujgura kuiristo invitita el Xinjiang, fariĝis babilema, kiam li ekparolis pri tradiciaj manĝaĵoj de Xinjiang, kiaj pastaĵo kaj bakita platkuko. Li ankaŭ detale konigis al mi lian majstraĵon: plado de krizantema ŝafgambo, kiu estas unu el la karakterizaj pladoj de la restoracio. S-ro Alican diris:

"Krizantema ŝafgambo estas la ĉefplado nemankigebla en la familia festeno de ujguroj. Dum preparado de tiu plado, oni devas zorgeme elekti krudmaterialon – bonkvalitan ŝafidan gambon. Ankaŭ la prepara procedo estas komplika, ekzemple la krudmaterialo bezonas esti peklita en dekoj da spicaĵoj. Kiam tiu plado estas pretigita, ĝia formo similas al floranta krizantemo kaj simbolas noblecon kaj bonaŭguron."

Pro la aparte interesaj naciminoritataj trajtoj kaj kulinara kulturo, la restoracio kun la nomo "Gastronomia kaj Artista Placo de Ora Loulan" altiras al si multajn gastojn. Ĝi ne nur liveras bonan ejon al moslemaj loĝantoj en Pekino, por ke ili povu ĝui hejmlokajn pladojn kaj kant-dancojn, sed ankaŭ fariĝis ia fenestro por pekinanoj koni la naciminoritatojn de Xinjiang.