• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-04 08:26:29    
Kong Piao: Patra Dorso

CRI
Kunlernanto el universitato oficvojaĝis al Ŝanhajo kaj invitis min al drinkejo. Vidinte lin gaja kaj portanta eǔropa-stilan kostumon, mi supozis prosperon de lia kariero. Sed post kelkaj tasoj, eble pro ebrio, li subite ploregis, tiel ke mi ne sciis, kiel mi reagu. Post momenta hezito li rakontis:
"Okaze de ĉi-jara Printempa Festo, mi intencis ne reiri hejmen. Sed la familio forte urĝis, kaj mi devigis min. Vi scias, ke mi naskiĝis en malriĉega vilaĝo de Shaanxi (nordokcidenta provinco). De generacio al generacio mia familio estas kamparana. En iu tempo mi forte abomenis tian devenon, opiniante ĝin makulo neniel forigebla el mia tuta vivo. La 4 jarojn en la universitato, mi fariĝis, iom post iom, moda pekina junulo el vilaĝa bubo. Mi tute ŝanĝiĝis, ne nur en ideologio, sed ankaǔ en vivmaniero. Nun ĉiumonate mia salajro atingas 8 000 juanojn. Sed mi neniel povas forigi la ombron de la malalta deveno!
"Mi vizitis la familianojn. Tamen nur 2 tagojn, mi jam ne povis elporti ĉion hejme. Mi ne toleris monotonecon en la vilaĝo, manka je drinkejo kaj neonlampo. En la 2-a tago de la nova jaro mi pretendis ian pretekston. Mia patro volis min akompani ĝis stacidomo. Mi rifuzis plurfoje, sed vane. Ni sidis en ĉaro, tirata de mulo, sur monta vojo, kelkdek liojn. Atinginte urbeton mi planis veturi buse al la provinca ĉefurbo kaj aviadile al Pekino, tial mi admonis, ke la patro reiru hejmen. Tamen li nepre volis vidi min enbusiĝi! Ni silente atendis alvenon de buso. Kion mi diru al li? Mia koro jam flugis al Pekino!
"Subite li diris, ke li devas pisi. Li glitis en angulon. Bruliginte cigaredon, mi rigardis lian dorson, malgrandan kaj mizeran. Vento ekblovis kaj sableroj flugis preter miaj okuloj. Mi abrupte sentis froston tra la tuta korpo, dum mia koro estis kvazaǔ plenigata per pecoj de glacio. Larmo elsusuris, kontraǔ mia volo! Kiomfoje mi jam vidis la dorson de la patro? Nekalkuleble! Sed neniam mi sentis ion. Mi ne sciis, kiel ĉi-momente la nemenciinda dorso de nordokcidenta kamparano povas tiom min tremigi. Sekve reaperis en mia menso, unu post alia, scenoj el la pasinteco: Paĉjo akompanas min en gubernian urbeton, por ke mi vizitu superan mezlernejon; en neĝega tago, paĉjo portas duonsakon da rizo kaj korbon da ovoj, en nian klasĉambron; ... Mi eksentis min cinika. En la koro mi donis al mi vangofrapojn – Kial vi abomenas lin kaj aliajn? Ĉu ne ĝuste ili cin kreskigis el sia amo, per siaj sango kaj ŝvito? Kial? Ĉu ne dekadenco? ... Daǔris la vento. Kaj mi sentis ne tion ke pli kaj pli da sableroj frapas al mi la vizaĝon, sed tion, ke la dorso de mia patro, kvazaǔ tondilo, penetras ĝis la fundo de mia koro. Sur la tuta vojo ĝis Pekino, larmoj rifuzis ĉesi..."