• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-04 15:58:22    
Ĉina historia kaj kultura eminentulo—Menzio

cri

Konfuzio estas kreinto de konfuzianismo kaj respektata de posteuloj kiel prainstruisto. En hodiaŭa programero mi prezentos al vi Menzion (Meng Ke, 372a.K.—298a.K.), la alian gravulon de konfuzianisma skolo. Koncerne al heredo kaj disvolvo de konfuzianisma ideologio Menzio prezentis kompleton da ideologia sistemo, kiu naskis grandegan influon al la posta epoko. Li estas respektata kiel la dua sanktulo post Konfuzio.

En Ĉinio estas multaj rakontoj pri Menzio, interalie la rakonto "Tri transloĝiĝoj" estas plej vaste konata. La rakonto diras, ke en la infanaĝo Menzio perdis sian patron kaj vivis kun la patrino dependante unu de la alia. Lia hejmo estis tre proksima al tombejo, tial li posedis iom da scioj pri funebrado kaj entombigo. La patrino opiniis, ke la cirkonstanco estas ne konvena por loĝado de la infano, tial ŝi translokis la hejmon en straton. La nova loko estis tre proksima al buĉejo. Menzio ellernis sciojn pri komercado kaj buĉado. La patrino refoje opiniis, ke la loko ankoraŭ ne estas konvena por la infano, kaj baldaŭ translokis la hejmon al proksimo de lernejo. Tie Menzio lernis sciojn pri konfuzianisma doktrino, kaj fine patrino decidis fiksloĝi tie.

Menzio naskiĝis en la regno Zou (Zoucheng, la provinco Shandong) kaj vivis en periodo de Militantaj Regnoj, en la 4-a jarcento antaŭ Kristo. En tiu periodo diversaj dinastioj kaj regnoj militis unu al alia kaj, malsamaj skoloj brue diskutis. Krom konfuzianismo, tiam estis ankaŭ multaj aliaj skoloj. Taoismo, iniciatita de Laŭzio, aprobis "humanan regadon", dum la legalizista skolo iniciatita de Han Fei (Han Feizi, 280a.K.—233a.K.) aprobis "leĝan regadon", esplorinte bazajn problemojn pri origino, esenco kaj rolo de leĝoj. Menzio heredis kaj disvolvis konfuzianisman doktrinon kaj fariĝis la plej grava pensulo de konfuzianisma skolo krom Konfuzio.

Menzio heredis kaj disvolvis la penson de Konfuzio pri virta regado en doktrinon pri humana politiko, kiu iĝis kerno de lia politika penso. Li strikte diferencigis la klasan pozicion de registoj disde tiu de regatoj, opiniante, ke "homoj mense laborantaj regas, dum tiuj fizike laborantaj regatas", kaj formulis kastan sistemon ekde popolanoj ĝis suvereno; aliflanke, figuris la rilatojn inter la registoj kaj la regatoj kiel tiuj inter la gepatroj kaj gefiloj, proponante, ke la registoj devas, kiel gepatroj, zorgi la popolanojn kiel siajn gefilojn, dum la popolanoj, kiel idoj, nepre respektu la registojn kiel siajn gepatrojn kaj servu al ili. Menzio elmetis ankaŭ la ideologion "la homa naturo estas bona origine de naskiĝo", opiniante, ke kvankam la membroj de la socio diferencas per malsamaj kastoj, tamen la homa naturo estas identa: laŭdi bonkorecon kaj kondamni malvirton.

Laŭ spertoj kaj lecionoj en la periodo de Militantaj Regnoj, Menzio resumis regulecon pri prospero kaj pereo de diversaj regnoj kaj elmetis la faman ideologion kun kvintesenco de demokratio, "La popolo valoras la unua, la ŝtato malpli, kaj la suvereno des malpli". Li opiniis, ke tio estas ekstreme grava rilate al la prospero aŭ pereo de ŝtato, kiel oni traktu la problemon pri la popolo. Menzio kompakte kombinis etikon kun politiko, emfazante, ke morala kulturado estas radiko de ŝtataj stabileco kaj evoluo. Li opiniis, ke en malsamaj socitavoloj ekzistas malsamaj moralaj normoj, se ĉiuj membroj de la socio bremsas sian konduton per taŭgaj moralaj normoj, la socio troviĝos en bona ordo.

Menzia ideologio naskis grandegan influon al diversdinastiaj politiko, ideologio, kulturo, moralo kaj tradicio.

Menzio vojaĝis al diversaj regnoj, intencante proponi sian doktrinon pri "humana politiko" al diversaj regnoj. Tiam multaj regnoj okupis sin pri milita konkurado kaj klopodis por plifortigi sin per perfortaj rimedoj, opiniante, ke la doktrino de Menzio estas "pedanta" kaj ne praktikebla. Tamen en tiu precezo ankoraŭ evidentiĝis lia karaktero, li malestimis registojn, regpovon, riĉon kaj nobelecon kaj, esperis, ke oni forigu la kaoson kaj liberigu popolanojn el sufero. Traktante kun monarkoj de diversaj regnoj li ĉiam montris sin honesta, firma, kuraĝa kaj neniom flatema.

Fine, Menzio, same kiel sia prainstruisto Konfuzio, turnis sin al prelego. Li kune kun siaj adeptoj verkis la libron "Menzio". Tiu ĉi libro ĉefe notis parolojn de Menzio kaj debatojn kun reprezentantoj de aliaj skoloj. Ĝi reflektas tion, ke Menzio, kiel majstro de konfuzianisma skolo, heredis kaj disvolvis konfuzianisman doktrinon. De miloj da jaroj la libro "Menzio" kun senlima ĉarmo ĝuas admiron kaj laŭdon, kaj estas rigardata kiel klasika verko de konfuzianismo.