• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-04 18:38:10    
Nigra cikonio (foto)

cri

En Ĉinio la nigra cikonio (Ciconia nigra) el la ordo de cikonioformaj birdoj kaj familio de cikoniedoj generas en la nordaj regionoj de la Nordoriento kaj Hehej-provinco, kaj nordokcidenta Gansu-provinco. En la migra tempo oni povas vidi ilin en la vasta regiono de norda Ĉinio ĝis la okcidenta parto de Ŝinĝjang. Vintre, ili iam videblis en la provincoj Ĝjangŝji, Fuĝjan, Taj'ŭan, Gŭangdong, Gŭangŝji, Siĉŭan kaj Junnan. Ili ekzistas ankaŭ en Eŭropo, Azio kaj Afriko. La nigra cikonio estas malpli granda ol la blanka cikonio, kun longeco de unu metro kaj maksimuma pezo de tri kilogramoj. Ĝia supra korpo surhavas nigrebrunajn plumojn purpur-verde brilantajn. La malsupra brusto kaj abdomeno estas blankaj, la beko kaj nudaj partoj ĉirkaŭ la okuloj ruĝaj, kaj la tarsoj kaj piedfingroj malhelruĝaj.

Ĝi estas malofte videbla en Ĉinio. Dum sia migrado aŭ travintrado ĝi restadas en vasta ebenaĵo for de homoj. Ĝi serĉas manĝaĵon en marĉo aŭ humida loko kaj prenas preskaŭ ĉion manĝeblan, sed ĉefaj manĝaĵoj estas fiŝo, rano krustuloj kaj aliaj akvaj vivuloj. Somere ĝi ofte agas laŭ monta rivereto kaj ripozas en arbaro aŭ sur roko. Same kiel la blanka cikonio, ĝi tenas la kolon kaj krurojn en unu linio dum sia flugado. Ĝi nek bekas nek eligas sonon per bekfrapado. De aprilo la nigraj cikonioj komencas generi. Ili faras neston el dikaj branĉoj en rokfendoj kaj kavernoj aŭ sur arboj, metas ene muskon, lanojn kaj aliajn suplajn pecetojn. La nesto uziĝas plurjare, kaj pro ĉiujara riparado ĝi pli kaj pli grandiĝas. La birdino demetas tri ĝis kvin blankajn ovojn. Post kvar monatoj birdidoj fariĝas same grandaj kiel iliaj gepatroj. Bredi la nigran cikonion estas facile, sed ĝi estas homtima. La denaska bredata nigra cikonio konstruas neston, sed en Ĉinio oni ankoraŭ ne sukcesis generi ilin sub artefaritaj kondiĉoj.

La nigra cikonio estas rara porapreza birdo. Ĝi iam estis multnombra kaj loĝis ĉie sur la tero. Sed pro la ŝanĝiĝo kaj polucio de vivmedio ĝia nombro multe reduktiĝas. Ĝi jam estas listigita kiel protektata birdo laŭ la Internacia Konvencio pri Pereantaj Specioj.