• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-04 18:42:52    
Amatora pentristo Wang Guosheng (foto)

cri

Karaj retlegantoj, hodiaŭ ni konigos al vi amatoran pentriston Wang Guosheng, kiu persistas en pentra arto. Kvankam li ne akiris tiom okulfrapan atingon kion majstroj ĝuis, tamen li persistas en la pentrado dekojn da jaroj. Pentrado ŝajne estas lia vivo. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

51-jara Wang Guosheng estas ordinara laboranto de pekina telekomunika administra institucio. Tamen en okuloj de kolegoj, li estas ne ordinara, ĉar li senĉanceliĝe amas pentradon dum pli ol 30 jaroj kaj plenforte klopodas por tio.

Wang Guosheng naskiĝis en Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, norda Ĉinio. Kvankam li fiskloĝis en Pekino kiam li estis infano, tamen vasta stepo kaj senĝena kaj simpla folkloro de Interna Mongolio lasis al li profundan impreson. Post veturo al Pekino, iam li sin amuzis en najbara familio, hazarde li vidis albumon de ĉinaj antikvaj famuloj. Li tuj estis allogita de tiuj pentraĵoj. Poste li aprecis skizon de ĉina antikva fama pentristo Fan Kuan kaj tiel li havis manion super pentrado. Wang Guosheng diris:

"Pentraĵo de Fan Kuan lasis al mi profundan impreson kaj iam mi vidis la pentraĵon, mi rememoris mian hejmlokon. Dank' al lia pentraĵo, mi ekhavis manion super pentrado. Fakte en la aĝo de 15 jaroj, mi falis en magnetan kampon kaj neniel eliris."

Wang Guosheng persistis en lernado de pentrado, tamen liaj gepatroj forte oponis kontraŭ tio kaj deziris, ke li lernu teknikon. Tial li ne kuraĝis pentri en tago, sed sekrete faris la pentradon sin kaŝante sub litkovrilo per elektra torĉo. Post longa tempo, la gepatroj vidis, ke Wang Guosheng tiel interesiĝas pri la pentrado kaj ne retenis lin. Cetere ili ankaŭ gvidis lin peti instruadon. Tiam Ĉinio estis en tumulto de "kultura revolucio" kaj artistoj ne povis okupiĝi pri arta kreo, tial nenia artisto volis fari instruadon. Lia deziro peti artiston kiel sian instruiston vaniĝis. Tamen, anstataŭ esti deprimata, li ĉie serĉis pentraĵojn por rigardi. Kvin jaroj pasis kaj kreskinta Wang Guosheng same kiel multaj junuloj, havis okupon.

Tiam de junecaj sonĝoj Wang Guosheng plenplenis, Li deziris esti pentristo, poeto, verkisto aŭ filozofo. En libera tempo, li ne nur faris pentradon, sed ankaŭ legis librojn kaj faris verkon. En tiu periodo, li legis grandan nombron da libroj, inkluzive de ĉinaj kaj alilandaj famaj filozofiaj teorioj. Pasis multaj jaroj, en la aĝo de 35 jaroj, Wang Guosheng surprize elreviĝis, ke sencelaj interesoj prokrastis lian long-atendatan deziron.