• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-05 17:34:58    
Wang Guosheng kaj liaj 3 600 pentraĵetoj

cri

Tiam limigite de sia aĝo, li ne povis partopreni en eniriga ekzameno de speciala universitato kaj lia familia stato malpermesis al li forlasi laboron kaj esti speciala pentristo. En tia stato, Wang Guosheng decidis kolekti sian tutan liberan tempon kaj sin ĵeti al memlerno de pentrado. Li zorgeme palpis lertecon, skizon kaj mikson de farbo kaj senĉese faris provon. Li kaj pentris kaj ŝiris malkontentigajn pentraĵojn kaj ofte estis en stagno de embaraso. Tiam teorioj de ĉinaj antikvaj pensuloj donis grandan influon al li. Wang Guosheng diris:

"Legante libron de Laŭzio, mi akiris multe. Li diris, ke ajna afero havas kompletan procezon. Se vi volas suriri, vi devas plenumi tutan procezon. Tiam mia forta deziro estis tio, ke spite al penigo mi nepre iru kaj fine eliru."

En la jaro 1996, Wang Guosheng finfine plenumis sian pentraĵon kun karakteriza stilo . En ĉina miljara pentra historio, troviĝas multaj pentraĵoj rilate al bovo. Tial estas malfacile fari novtipan pentraĵon pri bovo surbaze de antaŭuloj. Post multjara pripensado, per iom da plumo kaj inko, Wang Guosheng pentris amindan kaj honestan bovon kaj la pentraĵo plenas de infana naiveco kaj natureco.

gajnis laŭdon en multaj ekspozicioj kaj tio pliigis lian memfidon. Tamen li estis okupita tago post tago kaj ne plu havis energion por pentrado. Li estis deprimita, sed ne volis forlasi ĝin. Li diris al si mem "Pentru iom do iom!". Ekster sia imago, post 5 jaroj, li kreis 3 600 pentraĵetojn rilate al monto, rivero, floro kaj birdo. Tiuj pentraĵetoj estas longaj je malpli ol 40 centimetroj kaj larĝaj je malpli ol 30 centimetroj. Ilia krea inspiro ĉefe venis el ĉinaj antikvaj poemoj. Ili gajnis laŭdon de specialistoj.

Tiuj pentraĵetoj ne nur estas artaj fruktoj el lia multjara palpado, sed ankaŭ estas bazo por lia arta vojo. Wang Guosheng diris:

"Ekster mia imago, tiuj pentraĵetoj gajnis laŭdon kaj mi mem per tiuj pentraĵetoj, ellernis diversajn stilojn. Mi faris pentradon je 36 jaroj kaj nun tiuj 3 600 pentraĵoj formas la plej bonan bazon, bazon por tio, ke mi povu disvolviĝi al pli alta nivelo."