• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-05 18:40:29    
Ĉina merĝo (foto)

cri

La ĉina merĝo (Mergus squamatus) el la ordo de anseroformaj birdoj kaj familio de anasedoj generas en Hulunboirmeng, la Malgranda Ŝing'an-montaro, Ĝingpo-lago de Hejlongĝjang-provinco kaj Ĉangbaj-montaro de Ĝjilin-provinco de Ĉinio. dum sia migrado ili traflugas Hebej-provincon por travintri en la vasta regiono sude de Jangzi-rivero. Ili vivas ankaŭ en la sudorienta parto de Siberio. Ili estas mezgrandaj anasoj, kun longaj duoblaj plumkrestoj sur la kapo. La kapo kaj supra parto de la dorso de maskla birdo portas nigran koloron, ĝiaj malsupra dorso, talio kaj kovraj plumoj de la vosto blankan koloron. Ĝiaj korpoflankoj estas blankaj kun nigraj skvamaj makuloj. La femala merĝo estas brunkapa, kun blubruna supra korpo kaj blanka malsupra korpo.

La cixnaj merĝoj loĝas en foliarbaroj aŭ miksaj arbaroj de pingloarboj kaj foliarboj. Ili ofte aperas ĉe rivereteoj, valoj, marĉoj, lagetoj kaj herbejoj, tri-kvin-ope, iam kun mandarenaj anasoj. Ili estas singardemaj. Se ili estas iom surprizitaj, ili tuj levas sian kapon kaj kuntiras la kolon por tuj ekflugi aŭ fornaĝi. Ili lertas en mergiĝado. Antaŭ mergiĝo ili starigas sin, por ke la brusto estu super la akvo kaj poste plonĝas en akvon, kun la kapo malsupren. Tage ili longe vagadas ekstere, eĉ dek kvin horojn en aprilo kaj majo. Ili serĉas manĝaĵon ofte en profunda kvieta fluo. Kaptinte fiŝon, ili malmergiĝas kun la kaptito en beko kaj englutas ĝin. Krom fiŝoj, pupoj de triĥopteroj kaj krustuloj estas iliaj manĝaĵoj. Meze de aprilo ili komencas konstrui neston. Iliaj nestoj ofte troviĝas en arbotruoj de maljunaj poploj ĉe riveroj aŭ riveretoj. La virbirdo havas sian pseŭdneston, sed nur kiam la birdino venas, ili ekkonstruas sian veran neston. Iuj birdoj uzas malnovan neston. La ĉinaj merĝoj pariĝas meze de majo. Tiam la virbirdo sin amuzas naĝante ĉirkaŭ la birdino. Kiam la lasta alproksimiĝas, la virbirdo subite sin ĵetas sur la dorson de la birdino por pariĝo. La birdino demetas ses ĝis dek du ovojn. La birdino mem kovas ovojn kaj zorgas pri la idoj. La kovado daŭras tridek kvin tagojn. La ĵus eloviĝinta ido pezas tridek naŭ gramojn. Tridek horojn post sia naskiĝo la merĝidoj eltruiĝas kaj ekagas sekvante siajn gepatrojn. En septembro kaj oktobro ili forlasas la generejon.

Ĉinaj merĝoj vivas ĉefe en Ĉinio. nun la nombro fariĝis tre malgranda.