• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-05 18:47:47    
Ĉina tradicia metiarto – pentrarto sur porcelano

cri

Ĉinio estas lando de porcelano kaj ankaŭ ĝia pentrarto sur porcelano havas longan historion. En antikveco funkciis en Ĉinio ŝtataj kaj popolaj porcelanaj bakujoj. La ŝtataj bakujoj faris fajnajn porcelanaĵojn por la kortego kaj nobeloj, kaj la popolaj bakujoj faris krudajn uzaĵojn por la popolo. La popolaj porcelanaĵoj estis krudaj, sed la pentraĵoj sur ili estis karakterizaj. La pentraĵoj konsistis ofte el malmultaj strekoj, sed jam sufiĉaj por bildigi homon, birdon, floron, beston aŭ pejzaĝon.

Rusta floro sur porcelanaĵo estas farita el glazuro riĉa je fero. Blanka porcelanaĵo kun nigre bruna desegno spiras antikvecon.

Liberstila pentrarto estas vaste uzata kaj havas ian rilaton kun la popola ŝtongravuro. La tre popularaj bluaj desegnaĵoj sur porcelanaĵo ja estas formo de liberstila pentrarto. Oni prenis porcelanaĵon kiel paperon kaj faris sur ĝi desegnon el glazuro. Porcelanaĵoj de la provincoj Ŝaanxi kaj Ŝanxi aspektas iom konservativaj, kaj tiuj kun desegnoj de fiŝo de Ŝandong-provinco havas fluajn strekojn. Fiŝo estas simbolo de abunda produkto kaj riĉa rikolto, kaj oni multe produktis tiajn telerojn.

Esploranto konigis, ke tia maniero estas rompo al la rutina esprimmaniero uzata en la popola arto. Ĝi faris popolan arton pli esprimpova kaj riĉa. Tiaj rompo kaj riĉigo atribuis sian sukceson al la disvolviĝo de varo-produktado. Sed en la lastaj 100 jaroj, la kadukiĝo de la popola ceramiko ne havis rilaton kun ŝanĝiĝo de la moro, sed kun disvolviĝo de komerca ekonomio. Importo de fremdlandaj porcelanaĵoj kaj prilaborado laŭ fremdlanda mendo, la maŝina produktado de porcelanaĵoj, la leviĝo de la prezo de glazuro, la leviĝo de memkosto pro manlaborado¡­ puŝis la popolan porcelanan produktadon en depresion. Sed la pentrarto sur porcelano faris kontribuon al la esprimmaniero kaj estetiko, kaj ĝia karakterizaĵo ne estas anstataŭebla de aliaj popolaj artobranĉoj.

En la halo de la ĉina arto, la indiĝena arto (alinome popola arto) estas tre originala speco. Probable ĝi ne estas tiel impona kaj delikata kiel kortega arto, pro siaj modlado simpla, prilaborado senfajna, kaj eĉ iom kruda kaj koloro intensa kaj iom hiperbola. Sed ĝi, deveninte de la plej vasta kamparo, paŝtista kaj fiŝista regionoj, estas modla kaj praktika arto kreita, produktita, aprecata kaj uzata de la popolanoj, tial la artaĵoj plej fidele spegulas iliajn intelekton, sciojn, penson kaj senton.