• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-08 11:07:03    
Porkovosta makako (foto)

cri

La porkovosta makako (Macaca nemestrina) el la ordo de primatoj kaj familio de cerkopitekedoj dislokiĝas en la provinco Junnan de Ĉinio kaj ankaŭ en Hindio, Tajlando, Birmo, Malajzio, Sumatro kaj Kalimantan de Idonezio. Ĝi estas kovrita de olivbruna hararo, escepte de la grizblanka hararo ĉe la abdomeno. Ĝia verto estas plata, tial ĝi ankaŭ nomiĝas platverta makako. Ĝia longa kaj dika muzelo similas al tiu de la paviano, kaj ĝia dudek centimetrojn longa kaj maldika vosto similas al tiu de la porko. La vosto fariĝas hokforma sur la postaĵo dum agado. Ĝi apartenas al plej grandaj makakoj, la virmakako estas multe pli granda ol la makakino, kaj la plenaĝa virmakako preskaŭ longas sepdep centimetrojn.

La porkovostaj makakoj ĝenerale loĝas en arbaroj. Ili aktivadas en aroj. Tage ili ofte agas surtere kaj nokete dormas sur arboj. Ili iras kaj kuras kvarpiede kaj manĝas fruktojn, semojn kaj burĝonojn de diversaj vegetaloj, kaj ankaŭ insektojn kaj birdovojn. La porkovosta makako havas sian apartan salutmanieron. Levinte sian kapon, ĝi duonfermas la okulojn por rigardi la renkontiton kaj samtempe antaŭenigas la lipojn. Se iu ĝin salutas per la sama gesto, ĝi tuj komprenas kaj ofte faras la samon por reciproki saluton. En iuj lokoj oni dresas porkovostajn makakojn por rikoltado. Ili ellerenas kolekti kokosojn sur arboj. Tamen tiujn laborojn povas plenumi nur femalaj kaj junaj makakoj. Oni ne uzas maljunajn virmakakojn, ĉar ili estas furiozaj kaj povas vundi homojn.

La menstrua ciklo de la makakino estas tridek-taga. Post kiam ĝi gravedas cent sesdek du ĝis cent okdek ses tagojn, ĝi naskas unu idon ĉiufoje, kiun ĝi mamnutras ĉirkaŭ ok kaj duonan monatojn. Iu bredita porkovosta makako eĉ vivis dudek ses jarojn kaj kvar monatojn.

La stumpovosta makako el la ordo de primatoj kaj familio de cerkopitekedoj vivas en la suda kaj sudokcidenta partoj de Ĉinio kaj ankaŭ en Hindio kaj Hindoĉina Duoninsulo. Ĝi estas pli fortika kaj pli granda ol la resuso kaj ursmakako. Ĝi havas hararon malhelbrunan. Malsanan aspekton havas la stumpovostaj makakoj vivantaj en malsamaj lokoj. Ekzemple la makakoj, vivantaj en la suda parto de Gŭangŝji, havas nigran hararon maldensan kaj longan, sed tiuj en la norda parto de ĝi portas sur sin malhelgrizan hararon pli mallongan kaj pli densan, tial ĝi nomiĝas ankaŭ malhelgriza makako. Ĝia vosto estas stumpa kun longeco de ses aŭ sep centimetroj.