• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-08 17:22:30    
Iom pri ĉinaj loĝkutimoj (foto)

cri

Sur la Suda Ĉina Maro iuj fiŝistoj prenis fiŝboaton kiel hejmon. Tage ili kaptis fiŝojn sur la maro kaj nokte dormis en la boato. Kiam ili ne kaptis fiŝojn, ili konstruis ĉe marbordo domojn en formo de boato.

En primitivaj arbaroj de nordorienta Ĉinio vivis oroĉenoj, kiuj loĝis en malgrandaj lignaj domoj konstruitaj sur arboj por eviti atakon de sovaĝaj bestoj. Ili neniam ŝlosis la pordon, por ke malsataj ĉasistoj eventuale prenu manĝaĵon en ĝi, aŭ por ke lacaj pasantoj dormu en ĝi.

En Ĉinio ekzistas sennombraj loĝkutimoj, kiuj havas saman kulturan fonton, kvankam ege diferencaj. Ekz,. de antikvece oni opinias, ke la loko, kie sidos la domo, estas ege grava, ĉar tio destinos prosperon kaj malprosperon de la familio, feliĉon kaj malfeliĉon de la posteuloj. Pro tio, por konstrui domojn ĉinoj kutimas peti diveniston pririgardi medion por la dombazo. La teorio pri medio pledas por kunfandiĝo de la homoj kaj la naturo. Laŭ ĝi, estas pli bone, ke la domo staras ĉe akvo kaj monto. Laŭdire, tia medio utilas al multiĝo de familianoj kaj riĉiĝo de la familio.

Tradicie ĉinoj ŝatas kune loĝi laŭ familia nomo aŭ klano. Pro tio aperis vilaĝoj kun jenaj nomoj: "Zhangjia Zhuang (vilaĝo de familio Zhang)", "Lijia Tuan (vilaĝo de familioj Ma)" k.a. En grandaj vilaĝoj, konsistantaj el miloj da familioj, estas nur kelkaj familiaj nomoj. Laŭ antikva religia etiketo, antaŭ ol konstrui domojn, oni starigas templon por la prapatroj. Tio helpas al la posteuloj memori sian originon. Post pluraj generacioj kaj migrado en malproksimo oni ankoraŭ povas trovi sian hejmlokon kaj rekoni siajn prapatrojn. Eĉ dum migrado pro milita ĥaoso la tuta klano transloĝiĝas, ne forgesante kunporti la memortabuleton de la prapatroj. Pasintece loĝantoj en norda Ĉinio plurfoje transloĝiĝis al suda Ĉinio. Pro tio oni nomis ilin enmirintaj gastoj. Transloĝiĝinte de centra Ĉinio al Guangdong, Fujian k.a. la grandaj riĉaj familioj konstruis tie rondan aŭ kvadratan domaron aŭ terajn etaĝdomojn, kun prapatra halo en la centro, en kiu oni diskutis pri gravaj aferoj de la klano aŭ okazigis geedziĝan aŭ funebran ceremonion.

La domaro kun fortika strukturo povas rezisti kontraŭ rabistoj. Aliaj loĝdomoj havas similajn trabojn. Anshun, Guizhou-provinco, servas kiel grava pasejo sur la vojo de centraj regionoj al la sudokcidenta landlimo de Ĉinio. En Ming-dinastio (1368—1644) la kortego sendis al la loko pli ol 200 mil garnizonantojn. Ili starigis tie vilaĝojn oportunajn kaj al terkulturo kaj al batalo. Ĉiuj tiuj vilaĝoj estisĉirkaŭigitaj per ŝtonaj muroj kun gardoturoj, kreneloj kaj fuortoj. La antikva sistemo de hereda militservo estis abolita antaŭlonge. En la loko regas paco kaj la menciitaj fortikaĵoj ne plu servas. Tamen posteuloj de la garnizonantoj loĝas ankoraŭ en tiuj pli ol 300 vilaĝoj kaj sin okupas pri terkulturo. En festaj tagoj ili ŝatas porti maskon kaj prezenti teatrojn pri milito.

En iuj foraj montregionoj tre malmultaj homoj ankoraŭ konservas siajn loĝkutimojn. Ekz., en okcidenta Yunnan-provinco, iuj lokanoj kiel siaj prapatroj ankoraŭ loĝas en kaverno. Kvankam la registaro konstruigis por ili domojn ekster la kaverno, tamen ili preferas loĝi en ĝi kun ŝtonaj ŝranko, tablo, seĝo, lito, forno, grenejo kaj eĉ trogo por porkoj, kiuj ĉiuj estas ĉizitaj sur la rokmuroj kaj ligitaj kun la kaverno. En la sudorienta parto de la menciita provinco troviĝas kavernaj domojn sentegmento. Ĝis hodiaŭ la lokanoj ankoraŭ ne kutimas ŝlosi la pordon.

La loĝkutimoj de la nunaj ĉinoj estas multe pli simplaj. Antaŭe, kamparanoj loĝis plejparte en unuetaĝa domo kaj nun multaj el ili enloĝiĝis en luksaj domoj plejparte kun 2-3 etaĝoj. La malsupra etaĝo servas kiel salono kaj tenejo, kaj la supra—dormoĉambroj. Ĝenerale, apud la domoj estas kortoj, kie kamparanoj kulturas florojn, fruktarbojn kaj logemojn.

Nuntempe, pli kaj pli multaj urbanoj enloĝiĝis en etaĝdomoj. Sekve de tio, oni turnis la atenton al dekoracio de la ĉambroj. Iuj familioj malavare elspezis sian ŝparmonon por dekoracio. Ĝenerale, 3-membra familio aranĝas sian 2-ĉambran apartamenton kiel jene: la ĉambro pli granda servas kaj kiel salono kaj kiel dormoĉambro de la infano, la malgranda—dormoĉambro de la gepatroj kaj la vestiblo—manĝejo. Oni pli kaj pli alte taksas la rolon de salono. Eĉ se la apartamento estas malgranda, oni preferas servigi unu ĉambron kiel salono. Por kontentigi tian bezonon, konstruaj kompanioj ellaboris projekton de novtipa apartamento kun granda salono kaj malgrandaj dormoĉambroj. Kompreneble, se la kondiĉoj premesas, oni certe uzas unu ĉambron kiel legoĉambron kaj kulturas florojn en ĉambroj kaj sur balkono.