• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-09 16:20:03    
Tibeta komponisto Meilang Duoji (foto)

cri

Karaj retlegantoj, la Tibeta Aŭtonoma Regiono, situanta sur monda firsto, estas loko, kie koncentre loĝas tibet-naciecanoj. De mil jaroj, ili kreas pompan tibetan kulturon. Nun tieaj nunaj artistoj profunde enradikiĝas en la tibeta kulturo kaj daŭre kreas artaĵojn kombinantajn naciecan trajton kun moderna stilo. Hodiaŭ ni kune proksimiĝu al iu tibeta komponisto Meilang Duoji.

Kiam nia raportisto renkontiĝis kun Meilang Duoji, li ĵus revenis post partopreno en ĉina-usona kultura interfluo en Usono. Nia babilo komenciĝis pri la interfluo. Meilang Duoji diris, ke lastatempe Asocio por Protekti kaj Disvolvi la Tibetan Kulturon organizis kvar tibetajn artistojn veturi al Usono por fari kulturan interfluon kun usonaj universitataj samprofesiuloj. Tiuj kvar homoj respektive okupiĝas pri aferoj de nacieca danco, muziko, protekto de antikvaj konstruaĵoj kaj pentrado en Tibeto. Meilang Duoji, kiel tibeta fama komponisto, celis konigi al usonaj samprofesiuloj tibetajn enhavoriĉajn tradiciajn muzikaĵojn.

"Kelkaj usonaj samprofesiuloj aŭskultis tibetajn muzikaĵojn en la 50-aj kaj 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, tamen por ili modernaj tibetaj muzikaĵoj estas nekonataj. Mi konigis al ili tibetan muzikon antaŭ cento da jaroj eĉ milo da jaroj, surprizo trafis ilin. Kelkaj universitatoj invitis min refoje fari prelegon konigan pri la tibetaj muziko kaj kulturo. Ĉi-foja interfluo faciligis al ili profunde koni la tibetan kulturon. Kulturo bezonas interfluon kaj interŝanĝon. Tibeto havas pompan kulturon kaj ĝi devas esti konata en la tuta mondo."

Meilang Duoji povas kiel reprezentanto de tibeta muzika rondo partopreni en la ĉina-usona kultura interflua aktivado, tio dependas de lia atingo en la tibeta muzika rondo. Tiu komponisto, kiu aĝas je 43 jaroj, estas rigardata kiel perspektiva komponisto en la tibeta muzika rondo.

Meilang Duoji naskiĝis en iu armeana familio en la urbo Changdu, orienta Tibeto. Lia patro estas tibeta oficiro de Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj tre ŝatas tibetajn tradiciajn muzikaĵojn. Dank' al familia etoso kaj sia denaska arta sento, en la aĝo de 9 jaroj, li jam distingiĝis en scenejo de Tibeto. Li servis kiel aktoro, reĝisoro kaj ununura ludanto de dukorda huĉino, tamen li klare sciis sian mankon en kultura edukiteco kaj muzika teorio, tial en la aĝo de 20 jaroj, li petis instruadon en ĉina fama universitato Ŝanhaja Muzika Instituto por plivastigi sian fakan vidkampon.

Karaj retlegantoj, nun vi aŭdis la kanton titolitan kreita de Meilang Duoji en 1987. La kanto estas plena de tibet-nacieca stilo kaj servis kiel la lasta programero de televida amuza vespero okazigita de tibeta televida stacio por celebri tibetan novjaran tagon laŭ la tibeta kalendaro. La kanto rapide cirkulis tra la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo post elsendo. La kanto kombinanta tibetan stilon kun moderna tipo, plaĉas al multaj aprecantoj, inkluzive de tibetaj popolamasoj kaj popolanoj en la ĉina interna loko. La kanto pliigis memfidon de Meilang Duoji pri arta afero, eĉ ŝanĝis lian muzikan vivon.