• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-09 16:41:14    
Hindio kaj Pakistano akcelas reciprokan militaferan konfidon

cri

La 8-an de aŭgusto en Nov-Delhio, Hindio kaj Pakistano okazigis specialisto-nivelan interparolon pri reciproka militafera konfido de la dulandaj normalaj armiloj. Dum la interparolo la du flankoj atingis multajn gravajn komunajn konojn, pluapaŝe akcelante la reciprokan militaferan konfidon inter Hindio kaj Pakistano kaj antaŭenpuŝante la jam komenciĝintan plenampleksan dialogan procezon inter la du landoj.

Antaŭ tio, en la 6-a de aŭgusto, la du flankoj Hindio kaj Pakistano jam atingis gravan interkonsenton pri nuklea reciproka konfido. Ambaŭ flankoj konsentis informi unu la alian antaŭ ol fari eksperimenton de balistika misilo kaj starigi varmlinian telefonon inter vicministro-nivelaj oficistoj pri eksteraj aferoj de la du flankoj ekde la venonta monato. La interkonsento pligrandigis la travideblecon de la nuklea problemo inter la du landoj. Estro de la pakistana delegacio, asistanta ĝenerala sekretario de la pakistana Ministerio de Eksteraj Aferoj esprimis sian esperon en la 6-a de aŭgusto, ke la du landoj gajnos same bonan rezulton en la interparolo pri reciproka militafera konfido de la dulandaj normalaj armiloj.

En la 8-a de aŭgusto, post la finiĝo de la 1-taga interparolo, Hindio kaj Pakistano publikigis komunan deklaron, dirante, ke la interparolo iris en tre varma etoso kaj estas konstruiva. Ambaŭ flankoj konsentas daŭre praktiki armisticon en la efektive regata zono de Kaŝmiro komenciĝintan en decembro de 2003. Krome, ĉe la efektiva reglinio de Kaŝmiro oni ne plu starigu novajn militaferajn gardejojn kaj defensivajn instalaĵojn. La deklaro ankaŭ esprimas, ke la du landoj kiel eble plej frue reciproke revenigu civitanojn, kiuj neatenteme trapasis la efektivan reglinion de Kaŝmiro, kaj faru diskutadon pri sinteza frama projekto por redukti tiajn eventojn.

Ĉi-foja interparolo inter Hindio kaj Pakistano pri reciproka militafera konfido de la dulandaj normalaj armiloj estas grava parto de la rimedoj por starigi reciprokan konfidon inter la du landoj. En la fino de la pasinta jaro la du landoj faris la unuafojan specialisto-nivelan interparolon pri starigo de reciproka militafera konfido de la dulandaj normalaj armiloj. Tiam hinda erudiciulo montris, ke samtempe kun starigo de la dulanda nuklea reciproka konfido, la du landoj devas atenti pri starigo de reciproka militafera konfido de la dulandaj normalaj armiloj, por eviti tion, ke la normala milito inter la du landoj eskaladiĝu en nuklea milito. En majo de 1998, Hindio kaj Pakistano sinsekve sukcesis en eksperimentado de nukleaj armiloj kaj fariĝis "nukleaj landoj". La internacia socio ĝenerale maltrankvilas, ke grandaskala milita konflikto inter Hindio kaj Pakistano kaŭzos nuklean militon. Pro tio la du landoj devas ne nur preni rimedojn por eviti uzon de nukleaj armiloj, sed ankaŭ esplori kaj diskuti pri la rimedoj por eviti tion, ke la normala milito inter la du landoj eskaladiĝu en nuklea milito.