• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-09 16:53:28    
Iom pri izraela plano pri solflanka agado

cri

La 7-an de aŭgusto, izraela kabineto per rezulto 17 kontraŭ 5, finfine pasigis agadan planon en la unua periodo de la plano pri solflanka agado pri retiriĝo el Gaza.

La plano pri solflanka agado aludas tion, ke en tia stato, paca intertraktado inter Palestino kaj Izraelo malvenkis kaj praktiko de la vojmapa plano pri mezorienta paco estas retenata, Izraelo solflanke aplikas planon apartigi de palestinanoj. En novembro de la jaro 2003, izraela ĉefministro Sharon unuafoje elmetis intencon pri la plano pri solflanka agado kaj en la fino de decembro komencis ellaboron de koncerna projekto. Laŭ la plano, Izraelo solflanke retiriĝos el parta palestina teritorio, okupita en la mezorienta milito en 1967, rearanĝos nacidefendan trupon, rekonfirmos lokon de kelkaj getoj kaj konstruos "sekuran landliman linion", kiu faciligos al Izraelo fari garnizonadon. La plano ĉefe kuŝas en tio, ke realiĝu apartigo de palestinanoj, per retiriĝo de ĉiuj getoj en Gaza kaj partaj getoj ĉe okcidenta bordo de Jordano.

Post publikigo, la plano tuj suferis fortan oponon de enlanda dekstra regpotenco. Por daŭre disvastigi la planon, Sharon reviziis antaŭan agmanieron kaj decidis nuligi tutajn 21 getojn en Gaza kaj 4 getojn ĉe okcidenta bordo de Jordano en 4 periodoj. En la 6-a de junio de la pasinta jaro, la izraela kabineto pasigis la planon. En la 9-a de junio, la izraela registaro publikigis horaron de praktiko de la plano kaj decidis plenumi retiriĝan laboron de tiuj 4 periodoj antaŭ fino de 2005.

En la 14-a de septembro de la pasinta jaro, izraela sekuriga kabineto sub prezido de Sharon, pasigis projekton pri kompenso al fiksloĝantoj. En la 26-a de septembro, justica departemento publikigis aplikan projekton de 150 klaŭzoj, inkluzive de difino pri kompenso al fiksloĝantoj.

En la 26-a de oktobro, la izraela parlamento okazigis voĉdonadon kaj pasigis la planon pri solflanka agado.