• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-09 17:09:51    
Mesaĝo de UNESKO al la 90-a Universala Kongreso de Esperanto

cri
Mi estas tre feliĉa sendi tiun ĉi mesaĝon al la 90-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu decidis tre oportune sian centjariĝon signi kaj simboli pere de interkultura komunikado.
Universala Esperanto-Asocio kaj ĝiaj regionaj asocioj nun havas komune kun Unesko 50 jarojn da fruktodona kunlaborado favore al kultura kaj lingva diverseco. Plie, ekde 1997 tiu NRO havas operaciajn rilatojn kun Unesko, tiel atestante la gravecon, kiun la Organizo donas al tia kunlaborado.
Esperanto, kiel ni scias, estas konstruita lingvo, kiu celas faciligi komunikadon inter homoj kun malsamaj lingvoj ĉie en la mondo. Tiu propono pri interkultura komunikado, malfermita al ĉiuj, estas plene moderna kaj resendas nin al la revo pri internacia konsento, rilate al komuna lingvo, unuiga kaj paca.
Oni nepre devas ĝoji pro via deziro faciligi kaj antaŭenigi, tute konforme kun la Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco akceptita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 2001, la valorojn kaj principojn de kultura kaj lingva diverseco.
Efektive, Esperanto, kiu havas universalan kaj internacian celojn, estas unika ilo por kunligi kulturojn kaj lingvojn. Unesko, siaflanke, zorgas pri tio, ke la kultura riĉeco de la mondo, evidentigita de plureco de identecoj ene de socioj, kiuj mem estas plurecoj, spegulu ĝiam renovigitan dialogan diversecon.
Okaze de la centjariĝo de la Universala Kongreso de Esperanto, mi do invitas la partoprenantojn de la Kongreso labori kun UEA kaj Unesko por antaŭenigi plurismon, el kiu fontos interŝanĝoj kaj kreemo, kiu favoros kulturajn interŝanĝojn, kaj helpos la komunan kunvivadon de homoj kaj de grupoj kun malsamaj kulturaj identecoj.
Mi dankas al la Universala Kongreso de Esperanto, ke ĝi permesis nin kunligi al tiu okazaĵo kaj mi deziras al vi tre bonan kongreson.
Koichiro Matsuura
Ĝenerala Direktoro de Unesko
Jiangsu-a Esperanto-Asocio
Julie la Jiangsu-a Esperanto-Asocio aranĝis kunvenon de la konsilantaro en la Nankina Universitato. En la kunveno partoprenis prezidanto de la asocio sinjorino Cui Jianhua, vicprezidantoj Song Shengtan kaj Xiao Naiyuan, ĝenerala sekretario Zhang Changsheng, vicĝenerala sekretario Shi Xueqin kaj aliaj. Reprezentantoj el diversaj lokoj de la provinco Jiangsu prezentis respektive sialokan movadon. Oni informis, ke plue progresis la Esperanta instruado en mez- kaj element-lernejoj en la urboj Changzhou kaj Zhenjiang. Esperantistoj el la fama turisma urbo Suzhou konigis pri sia laboro en turismo. La Jiangsu-a Esperanta Arta Grupo preparis programerojn por la ĉina 6-a Kongreso de Esperanto. Oni rekomendis tri honorajn membrojn de la Konsilantaro de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj du membrojn de la Konsilantaro.
Fine, prezidanto Cui Jianhua faris resuman parolon. Ŝi alvokis al la esperantistoj de la provinco, ke ili aktive klopodu por antaŭenpuŝi la provincan movadon al nova nivelo.