• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-10 16:15:42    
Vojaĝo al urbo Beihai (2)

cri
En la urbo Beihai famas la Yintan-a Ŝtata Turisma Feriejo, du provinc-nivelaj turismaj feriejoj, nome la insulo Weizhou kaj la lago Xingdao, ankaŭ la Guantouling-a Ŝtata Arbara Parko, la Shankou-a Mangluja Natura Parko, Ŝtata Natura Parko de Dugongoj, kaj ankaŭ la ruino de Perla Urbo kaj granda nombro da antikvaj ensembloj. Ili estas konataj pro okulplaĉaj naturaj pejzaĝoj kaj valoraj kulturaj relikvoj.

La Yintan-a Feriejo estas unu el la kvin plej idealaj feriejoj de Ĉinio; la lago Xingdao estas la ĉefa filmejo de la konata televida seria filmo "Ĉe Akvorando"; la insulo Weizhou estas la plej granda vulkana insulo de Ĉinio. En la malprofunda maro ĉirkaŭ la insulo Weizhou ekzistas la korala rifaro plej proksima al la kontinentbreto, kaj havas belan ekspluatan perspektivon.

En la Yintan-a Turisma Feriejo oni aranĝas multe da interesaj programoj, ekzemple naĝado en la vasta ĉemara naĝejo, veturado per surmara altrapida motorboato, surstranda motorciklo, stranda futbalo, ekzotika kant-danca vespero ktp.

La parko Haitan estas grava konsistiga parto de la menciita turisma feriejo. La parko dividiĝas en tri partojn: Orienta parto, kie instaliĝis muzikila ludejo, librejo, ŝakludejo, belarta halo; la meza parto, kie ekzistas surmara sportejo; kaj la okcidenta parto, kie estas halo de maraj estaĵoj, infana amuzejo, subĉiela balejo ktp.

En tiu bela parko videblas ankaŭ giganta ŝtala skulptaĵo titolita "Tajdo", kiu estas konata kiel la plej granda skulptaĵo de Azio. Sur tiu kolosa pilko el nerustiĝa ŝtalo, kun la diametro de 23 metroj, 7 feinoj, kun olivarbaj folioj en manoj, dancante flugas plenverve. Ĉirkaŭ la skulptaĵo "Tajdo" vidiĝas la muzika fontano konsistanta el 5 250 akvo-ŝprucigiloj. Dum la vespera krepuskiĝo, ekbrilis la laser-radioj buntkolore, ekŝvebis la ĉielarkecaj akveroj, kaj en la aero super la parko pleniĝas emocia melodio. Tio alportas ardan kaj gajan atmosferon.

La insulo Weizhou estas la plej granda insulo en la Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono. Ĝi areas je 36 kvadrataj kilometroj. Estas ne varmege en somero, nek froste en vintro, kaj la jara meznombra temperaturo estas 23 gradoj Celsiuse. La tutan insulon kovras ombroriĉaj verdaĵoj. Tie la klimato agrablas kaj pejzaĝoj pentrindas. Multaj turistoj rigardas la insulon feolando priskribita en fabelo.

Pro la eroziado fare de marondoj, marfluoj kaj flusoj, la marbordaj rokoj ŝanĝiĝis en groteskajn formojn, kiaj de groto, fosejo, niĉo, kolono, kandelujo, fenestro, fungo ktp. Videblas grandega fungo el eroziita roko, alta je 3 metroj kaj larĝa je 6 metroj. Iuj formoj eĉ tre similas al figuroj de ĥelonio, foko, manato, baleno, delfeno, diversaj fiŝoj, konkoj kaj aliaj maraj animaloj. Ĉio ĉi impresas, ke ĉi tie ŝajnas natura zoologia ĝardeno.

Laŭ noto de historia libro, en la 60-aj jaroj de la 19-a jarcento, francaj misiistoj venis al la insulo Weizhou por prediki katolikismon. En la jaro 1870, konstruiĝis la katedralo sur la insulo Weizhou, en la jaro 1880 stariĝis alia en la vilaĝo Shengtang de la insulo, kaj en 1882 aperis preĝejo de Sankta Virgulino. Videblas tie ankaŭ budaisma templo en kelkaj vilaĝoj. Ĉiuj ĉi estas vizitindaj por turistoj.