• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-10 16:22:52    
Gastiĝu en naciminoritataj restoracioj de Pekino (2)

cri

Se ni asertus, ke la supremenciita naciminoritata restoracio de Xinjiang alportas varman kaj patosan atmosferon de la islama kulturo, do la restoracio de la Dai-naciecaj pladoj impresas la gastojn per lotus-floraj gracieco kaj kvieteco. Kiam la vespera krepusko vualis la urbon, la "Restoracio de Dai-naciecaj Pladoj" situanta en la nordokcidenta kvartalo de Pekino jam estas plenplena de gastoj. La mastro de la restoracio estas 60-jara s-ro Ma Shoubing. Li estas emeritiĝinta profesoro de universitato. Li diris, ke por konigi la eksterordinaran kulinaran kulturon de sia hejmloko al la pekinaj loĝantoj, li funkciigas tiun ĉi restoracion. Li diris:

"Mia naskiĝloko estas en la Dehong-a Dai-nacieca kaj Jingpo-nacieca Aŭtonoma Subregiono de la provinco Yunnan, najbare de Birmo. Tie tre belas la naturaj pejzaĝoj, ĉie videblas ombroriĉaj verdaĵoj kaj travideble klarakvaj riveroj. Dai-oj havas la longan historion kaj brilan kulturon, lertas en kantado kaj dancado. Pro geografiaj kaj klimataj kondiĉoj, Dai-oj ŝatas pladojn kun la acida kaj pika gustoj."

S-ro Ma Shoubing diris ankaŭ, ke inter la gastoj de lia restoracio, multaj estas intelektuloj, artistoj kaj oficistoj. Ili ŝatas la komfortan medion kaj tipe Yunnan-provincajn pladojn.

S-ino Ma Ling estas konstanta gasto de tiu ĉi restoracio. Ŝi sciigis min, ke ĉitie-aj pladoj tre plaĉas al ŝi. Ŝi diris:

"Se oni volus manĝi la tipe Yunnan-provincajn pladojn, tiu ĉi restoracio estas certe elektinda. Aparte menciindas, ke la gemastroj estas tre komplezemaj, erudiciaj pri arto, kaj lertaj en preparado de pladoj."

La menciita restoracio estas konata pro sia "ŝilda" plado, t.e. "Ananasa Rizaĵo", kun ananaso kaj rizo kiel la ĉefaj krudmaterialoj. La preparita "Ananasa Rizaĵo" estas tre bongusta kaj aprecinda je la aspekto, odoro, gusto ktp.

Karaj amikoj, en Pekino, krom restoracioj de xinjiang-aj naciminoritatoj kaj de Dai-naciecanoj el la suda landparto de Ĉinio, troviĝas ankaŭ multaj aliaj restoracioj kun naciminoritataj pladoj, ekzemple la restoracio de korea nacieco, konata pro malvarma spageto, rostita viando kaj peklitaj legomoj; la restoracio de mongola nacieco, konata pro lakta teo kaj man-prena ŝafaĵo; la restoracio de Yao-nacieco, konata pro platkuko kaj olea teo ktp. Ĉiu el ili havas propran trajton kaj konstantajn gastojn. Manĝante en tiuj restoracioj, oni povas ĝui ne nur divers-stilajn manĝaĵojn de diversaj naciminoritatoj de Ĉinio, sed ankaŭ konatiĝi kun malsamaj kulturoj de diversaj naciecoj.