• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-10 16:33:56    
Vojaĝo al urbeto Zhaoxian(2)

cri

Krom la rad-sulko kaj la genuo-forma kavo sur la ponto Zhaozhou videblas ankaŭ diversaj brilaj gravuraĵoj kun la plastike vivecaj figuroj.

S-ro Zhao Guangge, kiu unuafoje vidis la faman ponton Zhaozhou, estas forte ravita de ĝi. Li diris:

"Miaopinie, la ponto vere estas eksterordinara. Ĉinoj kun la longa historio kaj brila civilizacio havas la grandan talenton kaj distingiĝan inteligentecon. Imagu, kiel malfacile estis konstrui tiun grandan ponton antaŭ pli ol 1 400 jaroj! Projektisto eĉ elpensis la rimedon por moderigi la impulsan forton de la torenta inundo. Vere mirinde! Ankaŭ la skulptaĵoj de homaj kaj bestaj figuroj sur balustradoj de la ponto estas tre fajnaj kaj aprecindaj."

Karaj amikoj, nun ni nin turnu al la miljara zenisma templo Bailin ne fore de la ponto Zhaozhou. La templo estas pli aĝa ol la ponto Zhaozhou kaj ekzistas jam pli ol 1 700 jarojn, kaj estas unu el la plej antikvaj temploj de Ĉinio. En la templo pompas budho-haloj kaj ombroriĉas antikvaj cipresoj. Videblas multaj pilgrimantoj kaj turistoj. S-ino Zhang Rong, vojaĝanto el alia loko, diris al mi, ke la templo tre plaĉas al ŝi. Ŝi diris:

"La duan fojon mi vizitas la zenisman templon Bailin. Ĝi rivelas la ortodoksan budaisman kulturon, kaj permesas al vizitantoj frekventi libere."

Estas multe da homoj, kiuj vizitas tiun ĉi zenisman templon ne nur por apreci budaismajn ensemblon kaj kulturon en ĝi, sed ankaŭ por aŭskulti predikadon fare de budaismaj majstroj kaj fari kontempladon akompanate de la matena sonorilado kaj la krepuska tamburado. Zenismo estas unu el la budaismaj sektoj de Ĉinio, kaj la sinharda maniero de ĝiaj kredantoj estas profunda meditado kaj senvoĉa litaniado. La zenisma templo Bailin okupas gravan lokon en la ĉina zenisma historio. Iam en la pasinteco, kelkaj aŭtoritataj bonzoj faris sinhardadon kaj studadon en la templo, kaj ofte predikis al pilgrimantoj.

Nun la abato Jinghui de la templo Bailin iniciatis la koncepton pri "zenismo de vivo" sur bazo de la originala doktrino. La "zenismo de vivo" temas pri tio, ke la kerna spirito de la zenisma dogmo kaj la de ĝi enkorpigata inteligenteco kunfandiĝu kun la ordinara vivo, por liberigi nuntempulojn el diversaj perpleksecoj kaj psikpaneoj. Ekde la jaro 1993, la templo Bailin ĉiujare okazigas "Someran Tendaron pri < Zenismo de Vivo >". Ĉiufoje la 250 partoprenantoj de la somera tendaro loĝas en la templo dum sep tagoj, aliĝas al kontemplado, te-trinkado, konversaciado kaj aliaj aktivadoj, kaj aŭskultas la prelegon pri "zenismo de vivo" faritan de la abato. Tiu aktivado interesas multajn religiulojn kaj ankaŭ ne-religiulojn. Karaj amikoj, se ankaŭ vi interesiĝas pri la zenisma templo Bailin kaj tiu aktivado, bonvole vizitu la templon, kiam vi eventuale vojaĝos al Ĉinio.