• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-10 17:52:04    
Berthelot, la fondinto

cri
La 18-an de junio 1905 aperis la unua numero de nia revuo. Okaze de la 70-jara datreveno, en junio 1975, omaĝe al la fondinto de la revuo Paul Berthelot (1881 – 1910), nia revuo aperigis la sekvan artikolon.
Mallonga sed kompleksa kaj riĉa je paradoksoj estis la vivo de Paul Berthelot. Li estis eksterleĝa filo de Paul Bert (1833 – 1886), fama scienculo kaj politikisto, iama franca ministro pri publika instruado. Sed, kiam Paul Berthelot naskiĝis, la 26-an de julio 1881, en Auxerre (Francio), la loka bakisto Paul Berthelot – do samnoma – deklaris lin sia laŭleĝa filo. La knabeto ricevis la antaŭnomojn Paul kaj Marcel, el kiuj li poste la unuan uzis kiel voknomon, kaj la duan en sia pseŭdonimo Marcelo Verema.
Berthelot iam konfesis, ke dum sia tuta vivo li provis sin difini, daŭre serĉante sian vojon, neniam bone sin sentante en sia propra haŭto. Diversaj ideologioj kaj filozofioj forte altiris lin: spiritismo, determinismo, socialismo kaj fine anarkiismo. Flame kaj idealiste li ĉiam defendis siajn opiniojn (ilin metante super ĉio): "La esprimo sincera de miaj ideoj estas al mi pli kara ol ia ajn konsidero".
Fine de 1903 li venis al la urbeto Ceret, je kelkaj kilometroj de Perpignan, ĉe la hispana limo. Entuzisma disĉiplo de Francisco Ferrer (fama anarkiisto, ekzekutita en 1909), Berthelot aktive simpatiis la katalunan naciistan movadon.
Komence de 1906 Berthelot definitive forlasis Francion por iri al Ĝenevo, laŭdire, por helpi la preparadon de la 2-a Universala Kongreso de Esperanto, sed, pli probable, por spiri la por li pli "puran" aeron de neŭtrala lando. Li tie eldonis "rondirantan folieton por kreado de tutmonda Socia Revuo". Tri el la kvar numeroj li redaktis. La "folieto" fariĝis Internacia Socia Revuo, kiu ekaperis en 1907 kiel la unua klasbatala revuo en Esperanto. Dum la 2-a Universala Kongreso Berthelot aranĝis la unuan kongreson de "verdruĝuloj". Post la kongreso li vojaĝis al Portugalio kaj poste al Argentino kaj Urugvajo, por fine ekloĝi en Brazilo.
En Goias (Brazilo) Bertelot provis starigi diversnacian komunisman komunumon, sed la entrepreno baldaŭ fiaskis. Persekutata de la aŭtoritatoj, perfidita de siaj kunuloj, priŝtelita kaj ĉifonvestita, grave malsana pro ftizo, eksciinte pri la ekzisto de katolika misio de francaj dominikanoj en la brazila ĝangalo, Berthelot pene vojaĝis tien. En majo 1910 li kuraĝis frapi ĉe la pordo de la misiistoj, petante loĝadon por la "kelkaj vivotagoj, kiuj restis al li".
Perdinte la katolikan kredon jam en 1900, dum sia studado en Parizo, frate akceptita de la dominikanoj, iom post iom Berthelot repiiĝis. Li konfesis: Ĉion de la vivo mi trinkis, englutis kaj vomis. Nun, nur nutras min la riĉenhava lakto de la katolika doktrino.
Malgraŭ siaj gravaj psikaj kaj fizikaj suferoj, Berthelot ankaŭ tie laboris por Esperanto kompilante kun la dominikanoj la unuan gramatikon en la latina lingvo Compendium grammaticae Esperanto, kiu neniam aperis. Al la dominikanoj li diris: Kiam vi anoncos mian morton, diru al ili (la esperantistoj), ke mi multe laboris.
Piece pasiginte siajn lastajn monatojn, la 2-an de novembro 1910, Berthelot mortis ĉe la dominikanoj en la misio de Conceicao do Araguala (Brazilio) kiel vera kristano, kvazaŭ sanktulece.
Sian veran identecon li ĉiam volis kaŝi kaj al la dominikanoj li kutimis diri: Antaŭ ol morti, mi rivelos al vi kiu mi estas. Fakte, nur post anonco de lia morto al la franca ambasado, la dominikanoj eksciis, ke li estis filo de Paul Bert.
Ni klopodu nun ĵeti iom pli da lumo al Berthelot kiel esperantisto kaj al lia aktiveco en la Esperanto-movado. Post brilaj studoj en la liceo de Reims, Berthelot daŭrigis la studadon en Parizo. Tie profesoris pri matematiko la fame konata gvidanto de la Esperanto-movado Carlo Bourlet. Jen kiel en La Revuo, n-ro 8(56) de aprilo 1911, estis resumita per la plumo de Bourlet la forta personeco de Berthelot:
Kiam, en oktobro 1901, mi revenis al mia klaso, mi kun plezuro ekvidis sur la unua benko mian junan samideanon. Malofte, dum mia jam longa profesorado, mi renkontis junulon pli inteligentan, sed ankaŭ pli fantazian. Li kun mirinda facileco lernis matematikon kaj cetere ĉion, kion li volis lerni. Sed li nur lernis tion, kio al li plaĉis, kaj neniu forto en la mondo, neniu rezono estus povinta lin devigi studi ion, eĉ necesegan, kio lin ne allogis. En julio 1902 li prezentiĝis al la ekzameno por eniro en la Politeknikan Lernejon. Mi tre esperis, ke malgraŭ sia neregula laborado, li tamen, pro siaj grandaj kapabloj en matematiko, estos akceptita. Li senpene transpaŝis la unuan parton, sed dum la dua fina parto, en la ĉefa ekzameno pri matematiko, li vigle kontraŭdiskutis sian ekzameniston. Li cetere estis prava kaj la ekzamenisto malprava. Tion malfacile oni pardonas al kandidato: Berthelot ne estis akceptita.