• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-11 07:30:55    
Romanistiĝo de Kunarmea Raportisto

CRI
Kara retleganto, ni konigu al vi romaniston Du Pengcheng kaj lian verkon titolitan "Defendo al Yan'an"!
Du Pengcheng naskiĝis en 1921. Ege malriĉa kaj mizera estis lia familio en la gubernio Hancheng de la nordokcidenta provinco Shaanxi, tial infanece li neniam sentis saton kaj varmon. En 1938 li iris al Yan'an por partopreni en revolucio. Li vizitis sinsekve Lusin-an Normalan Kolegion, Oka-voj-armean Lernejon kaj Yan'an-an Universitaton. Poste, dum kelkaj jaroj, li laboris en vilaĝo kaj fabriko, ricevante politikajn kaj ideologiajn edukadon kaj hardadon kaj profunde informiĝante pri sento, penso, kutimo kaj moro de la norda popolo de la provinco Shaanxi. Marte de 1947, li sekvis kiel raportisto nian armeon kaj profundiĝis en Heroan Roton por kune vivi kun ĝiaj bravaj soldatoj. Dume li partoprenis en multaj bataloj, kaj liaj spuroj lasiĝis en dezerto, stepo kaj gobio, sur altaj montoj kaj en riveroj, ĝis la fino de 1949, kiam la liberiga armeo marŝis en Pamiron. En la marŝa periodo li skribis multe da artikoloj, raportaĵoj kaj operoj, ankaǔ taglibron kun pli ol 2 milionoj da ideogramoj. En 1950, Shaanxi-a Popola Eldonejo publikigis lian operon titolitan "Kampado".
En 1949 Du Pengcheng komencis verkadon de la romano "Defendo al Yan'an". Post 5 jaroj, farinte kelkcent fojojn da longigoj al tiuj partoj kaj reduktoj al ĉi tiuj partoj kaj 9 poluradojn al la tuta romano, li eldonis ĝin, kiu tuj ricevis laǔdon de la literaturista rondo de la lando kaj aplaǔdon de vastaj amasoj da legantoj.
De 1954 ĝis 1958, estante jam profesia verkanto, li vivis kun fervojistoj kaj alifakaj laboristoj en konstruejoj. En 1958, publikiĝis lia novelo "En Pacaj Tagoj", kiel grava rikolto el la novela verkado de post la fondiĝo de la nova Ĉinio. En 1962 eldoniĝis lia novela kolekto "Junaj Amikoj", pri kuraĝa spirito de la popolo de nia lando konkeri montojn kaj riverojn kaj transformi la naturon en la periodo de la socialisma konstruado. En 1977 aperis "Historiaj Paŝbruoj", prikanta al heroeco de la Ĉina Popola Liberiga Armeo.
La romano "Defendo al Yan'an" estas eminenta verko, kiu la 1-a prezentis grandaskale kaj pozitive la Liberigan Militon. Per plena pasio kaj granda artoforto la aǔtoro realisme revidigis plurajn famajn kampanjojn en por-yan'an-a defenda batalado sur nordokcidenta fronto en la periodo de la Liberiga Milito, varme prikantis militan penson de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj sukcese modlis heroajn figurojn kiaj estis Zhou Dayong kaj aliaj popolaj batalantoj. Kara samideano, ni konigu la romanon en la venonta tago. Dolĉan dormon!