• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-11 16:25:28    
Ĉina historia kaj kultura eminentulo—Li Bing  (1)

cri

Antaŭ pli ol 2 000 jaroj li iniciatis kaj konstruigis la plej sukcesan kaj originalan grandskalan inĝenieriaĵon, Irigacian Sistemon de Dujiangyan, en akvoutiliga historio de la antikva Ĉinio. Nun tiu ĉi sistemo ankoraŭ perfekte ludas rolon en rezisto kontraŭ inundo kaj por irigacio. Ĝi estas enlistigita de Unesko en la Katalogo de la Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.

Dujiangyan troviĝas en la baseno de Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. En antikva Ĉinio oni nomis Sichuan-provincon Shu, "sichaun" aludas kvar lokajn branĉojn de la rivero Jangzio. Interalie la plej granda branĉo, la rivero Minjiang, fontas de nordokcidenta parto de la baseno. Laŭ profunda montvalo, la rivero torentas malsupren kaj tra la gubernio Guanxian enfluas en la ebenaĵon de Chengdu, mezon de la granda baseno. Poste la fluo subite malrapidiĝis, kaj multaj alportitaj sablo senprokraste sedimentis kaj ŝlimis. Pro riveruja ŝtopado en somero kaj aŭtuno ofte okazis inundo, tamen post la pluva sezono aperis sekeco.

En la fino de la 4-a jarcento antaŭ Kristo, la regno Qin sub la dinastio Zhou fondis subprovincon en la regno Shu. Ĉirkaŭ 250 jarojn antaŭ Kristo Li Bing estis enoficigita kiel la subprovinca ĉefo respondeca pri jungado de la rivero Minjiang. Laŭ legendo, li posedis sciojn pri astronomio kaj geografio. Li kune kun sia filo persone prospektoris kaj esploris topografion de la rivero Minjiang kaj studis kaŭzon de la inundo. Sorbinte sperton de la lokaj popolanoj, post zorgema projektado li konstruigis la faman Irigacian Sistemon de Dujiangyan ĉe la rivero Minjiang.

En antikvaj historiaj libroj estas tre malmultaj dokumentoj rilataj al Li Bing, kaj notoj pri konstruado de la Irigacia Sistemo de Dujiangyan aperis iomete en malmultaj lokaj kronikoj. En la grandioza "Historia kroniko", verkita en la 2-a jarcento antaŭ Kristo, oni priskribis tion nur per kelkaj frazoj, kaj historiaj dokumentoj de la regno Qin havas nenian noton pri tio. Pro tio, estas malfacile por scii Li Bing kaj lian atingon. En hodiaŭa programero mi rakontos al vi pri tiu ĉi mistera persono.

Supre mi jam menciis, ke de altebenaĵo, nordokcidenta parto de la ebenaĵo de Sichuan, la rivero Minjiang torentas sudorienten kaj enfluas en la basenon de Chengdu, poste la fluo subite malrapidiĝis en la gubernio Guanxian, en kiu ofte okazis inundo, kaj la Irigacia Sistemo de Dujiangyan konstruiĝis ĝuste en ĝi. La ĉefa konstruaĵo de la Irigacia Sistemo konsistas el 3 partoj de akvoapartiga baraĵo, enfluejo kaj digo. La baraĵo, kun longeco de ĉirkaŭ 3 000 metroj, kiel spado kuŝanta en la rivera mezo, dividis la riveron Minjiang en du partojn.