• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-11 17:32:12    
Ĉina antikva famulo—Qu Yuan (foto)

cri

Karaj retlegantoj, Qu Yuan estas ĉina antikva elstara politikisto kaj patriota poeto. Li per nobla patriota spirito, fariĝis ekzemplo de ĉinaj antikvaj talentuloj.

Qu Yuan vivis en la epoko de Militantaj Regnoj antaŭ 2 300 jaroj. Tiutempe arbaris nobelaj regnoj, kiuj senĉese kaj kaose militis inter si. El la regnoj la plej potencaj estis Qin, Chu kaj Qi. Qu Yuan estis posteulo de eksa reĝo de la regno Chu. Li, erudita kaj lerta, havis grandan idealon kaj altan aspiron kaj ĝuis profundan konfidon de la reĝo. Por realigi unuiĝon de la regno Chu, responde al tiama situacio, ke diversaj regnoj kaose militis inter si, Qu Yuan elmetis sian politikan proponon kaj tio gajnis evidentan efikecon.

Tamen porpledo de Qu Yuan estis kontraŭa al interesoj de alt-ranga reganta klaso, tial al li svarmis kalumnioj, unu post alia. Li ekziliĝis al fora loko. En la jaro 278 a.K. armeo de la regno Qin atake okupis ĉefurbon de la regno Chu. Informiĝinte pri pereo de la patrolando, Qu Yuan sin dronigis en rivero.

Malgraŭ tio, Qu Yuan estas la unua granda romantika poeto en ĉina literatura historio. Dum ekzilado, li kreis verkojn, kiuj ĝuas plenan popularecon. Ili estas "Li Sao" ("Li"—disiĝo, pereo; spertado, suferado, travivado. "Sao"—tumulto, kaoso; ĉagreniĝo, afliktiĝo, tristo), "Demandoj al la Ĉielo" kaj "Naǔ Odoj". Posteuloj kune titolis ilin kiel "Chu Ci" (Poemoj de Chu—plejparte de Qu Yuan). Inter tiuj verkoj, "Li Sao" estas la plej longa romantika politika liriko en la historio de la ĉina antikva literaturo. En la poemo la aǔtoro citis grandan kvanton da historiaj aferoj, epizodoj, eventoj kaj eĉ anekdotoj, esperante, ke la reĝo de Chu estu tiel prudenta, kapabla, justa kaj bonkora, kiel Yao, Sun kaj Yu (prareĝoj), enoficigu talentajn kaj bonajn homojn, praktiku humanan regadon en la lando kaj aktive alianciĝu kun aliaj regnoj diplomatie kontraǔ la regno Qin. Rompinte espriman formon de la 1-a poemkolekto "Shi Jing" ("Libro de Poezio" aǔ "Poezia Libro"), Qu Yuan ege riĉigis la poezian esprimivon kaj ekspluatis novan terenon de poema verkado en la antikveco de Ĉinio.

Alia verko, titolita "Ĉiel-demandado (aǔ "Demandoj al la Ĉielo") estas rara kaj eksterordinara. En tiu ĉi poemo Qu Yuan elmetis 172 demandojn al Ĉielo, vaste temantajn, pri astronomio, geografio, literaturo, filozofio kaj aliaj, kaj manifestantajn tian sciencan spiriton de la aǔtoro, ke li aǔdace suspektis tradician koncepton kaj kuraĝe strebis al vero.