• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-11 17:52:47    
Diversaj sektoj de Irako faras "maratonecan" intertraktadon pri konstitucia projekto

cri

De la 7-a de aŭgusto, gvidantoj de la irakaj ŝijaisma sekto, sunaisma sekto kaj kurdaj partioj kaj grupoj okazigis sinsekvajn kunvenojn por diskuti pri la problemo de la permanenta Konstitucio por elimini diverĝojn kaj kiel eble plej frue atingi komunajn konojn pri la konstitucia projekto. Tamen, post kelktaga "maratoneca" diskutado, diversaj sektoj ankoraŭ ne sukcesis solvi koncernajn diverĝojn, sed nur konsentis, ke ili klopodos por fini la skizon de la konstitucia projekto antaŭ la lasta tempolimo, la 15-a de aŭgusto.

Vespere de la 9-a de aŭgusto, gvidantoj de diversaj irakaj sektoj refoje okazigis kunvenon en Bagdado por diskuti pri la konstitucia projekto. En la kunveno daŭranta ĉirkaŭ 4 horojn, gvidantoj de diversaj sektoj faris esploradon kaj diskutadon ĉefe pri 18 punktoj de diverĝoj, inkluzive de federacia sistemo, pozicio de religio, landnomo, oficiala lingvo, petrola distribuado, aparteneco de Kirkuk kaj aliaj problemoj.

La fokuso de la disputoj inter diversaj sektoj ankoraŭ estas tio, ĉu Irako praktiku federacian sistemon en la estonteco. La kurdoj persistas enskribi la enhavon de federacia sistemo en la Konstitucion por garantii, ke la kurdoj en la norda parto de Irako daŭre ĝuos la aŭtonomecon. Gvidanto de la Kurdstana Demokratia Partio Mesud Barzani foje kaj refoje esprimis, ke oni ne marĉandu pri la bazaj interesoj kaj rajtoj de la kurdoj. Tamen laŭ malkaŝo de Zalmay Khalilzad, usona ambasadoro en Irako, en la 9-a de aŭgusto, Mesud Barzani jam ne plu postulas, ke la Konstitucio entenu la enhavon pri garantio de la aŭtonomeco de la kurda popolo.

La sunaisma sekto ĉiam oponas kontraŭ la federacia sistemo, ĉar ĝi maltrankvilas, ke la kurdoj per tio dissplitos Irakon. Sunaisma reprezentanto de la skiza komitato de la iraka Konstitucio Saleh Mutlaq avertis en la 9-a de aŭgusto, ke sub la nuna situacio, la sunaisma sekto ne povas akcepti la federacian sistemon. Se la postulo de la kurdoj estus kontentigita, Irako alfrontus serion da seriozaj konsekvencoj. Li do proponis, ke la parlamento naskiĝonta en la ĝenerala elektado en ĉi-jara decembro decidu, ĉu Irako praktiku la federacian sistemon.

Oni ankaŭ disputas pri la pozicio de Islamo. Samtempe kun tio, iu virinrajta organizo publikigis deklaron en la 9-a de aŭgusto, postulante, ke la nova Konstitucio garantiu, ke ĉiuj membroj de la iraka socio, sen distingi sin de malsamaj seksoj, rasoj, religiaj kredoj kaj religiaj sektoj, havas la homajn rajtojn.