• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-12 08:31:04    
Pri "Defendo al Yan'an" de Du Pengcheng

CRI
La aǔtoro faris multan priskribadon de la grandaskala kaj komplika popolmilito, manifestata kaj en gravaj decidoj de altarangaj komandoroj, kaj en ĉiutaga vivo de rotoj kaj plotonoj, kaj en organizado kaj okazigo de grandaj kaj malgrandaj operacoj kaj en bataloj kaj gerilaj luktoj de limregionaj popolanoj. Kaj plej admirinde estas, ke la aǔtoro povis ĉiam konsideri la praktikecon, fidele prezentante la ardon kaj kruelon de milito kaj malfacilegon de venko, tamen neniel esprimante eĉ guton da defetismo nek eĉ dozon da pesimismo.
Zhou Dayong, kiel hieraǔ dirite, estas ĉefheroo de la romano. Jen sukcese modlita heroa figuro de la popolaj batalantoj en la nuntempa literaturo de nia lando. La aǔtoro detale montris la tutan procezon de tio, kiel Zhou Dayong partoprenadis en gravaj kampanjoj por defendi la revolucian sanktejon Yan'an, kaj fariĝis matura bataliona komandoro el blinde aǔdaca sensperta soldato. Kiam nia armeo faris evakuon, Zhou Dayong preferis resti por defendi la Centran Komitaton per sia varma sango, ĉar li ne komprenis la strategian intencon de nia armeo. Li esperis, ke ĉiuj soldatoj estu senlime bravaj, tamen li, fariĝinte jam rota kadro, ne sciis elvolvi potencon de politika kaj ideologia laboroj, cetere komanda kapablo ankoraǔ mankis al li – ĉio montris, ke li estas nematura. Malgraǔe li atentis memkonscian hardadon kaj firman ekzercadon en suferiga medio, kaj dank' al tio li fariĝis pli kaj pli sperta, pli kaj pli lerta, kvazaǔ infano rapide elkreskanta. La 5-a ĉapitro, "Sur Linio de la Granda Muro", estas grava ĉapitro en kiu la aǔtoro brile gravuris la heroan karakeron de Zhou Dayong. Li priskribis, kiel Zhou Dayong gvidas sian roton luktadi sola kontraǔ malamikoj; en la batalo li ne nur montriĝas firma kaj bravega kaj faras la komandadon aplombe kaj decideme, sed ankaǔ en ĉiu momento protektas la interesojn de la popolamasoj, gardas la prestiĝon de la Partio kaj popola armeo; en kriza momento inter vivo kaj morto, lia amo al la soldatoj estas senprecedente profunda, kaj li fine fariĝas matura kaj kapabla komandoro.
Modlante Zhou Dayong la heroan figuron, la aǔtoro brile priskribis multe da soldatoj de heroa roto. Ekzemple Wang Laohu, bravega kiel tigro, sed ankaǔ kvieta kaj iom poltrona; Sun Quanhou, silente oferanta ĉion el si al la revolucio; Ma Quanyou, obstina kaj malkaŝema; Li Jiangguo, aǔdaca kaj optimisma; Ning Jinshan, akirinta novan vivon en revolucia fornego... Ĉies individueco siaflanke manifestis la valoregan kvaliton kaj grandegan batalpovon de la heroa kolektivo de la popola armeo kaj samtempe reliefigis la heroan kaj brilan figuron de Zhou Dayong.
Li Cheng estas figuro de eminenta komisaro de la Partio. La aǔtoro sukcese modlis lin kaj per tio liveris utilan sperton ĉi-flanke. Antaǔ ĉio li varme laǔdis la noblan kaj puran animon de Li Cheng, modela membro de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj tia homo, ignoranta kaj manĝon kaj enlitiĝon kaj ne konanta lacon. Li traktis soldatojn kiel severa patro kaj tiom pli, tenera patrino.
La romano reeldoniĝis en 1979, kiel monumenta verko.