• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-12 14:54:02    
Ĉina historia kaj kultura eminentulo—Li Bing  (2)

cri
La orienta parto, nomata interna rivero, servas al irigacio, dum la okcidenta parto, la ekstera rivero, servas al inunda elkonduko kaj navigo. La enfluejo troviĝas supre de la interna rivero. Ĝi konstruiĝis eltraĉize sur monto, kun boteloapertura formo kun longeco de 80 metroj kaj larĝeco de 20 metroj kaj, povas aŭtomate regi la kvanton de akvo enfluanta en irigacian kanalon. La digo troviĝanta inter akvoapartiga baraĵo kaj enfluejo altas nur 2 metrojn super la riverujo. Kiam la akva kvanto de la interna rivero tro grandiĝis, la inundo kunportanta grandan nombron da sablo kaj ŝtonetoj aŭtomate superfluis en inundan kanalon trans la digo, kaj elfluas tra la ekstera rivero.

Projektado kaj konstruado de la Irigacia Sistemo de Dujiangyan montras saĝecon de la antikva ĉina popolo. En la konstruado Li Bing ordonis al la laborantoj hakfaligi bambuojn, el kiuj oni faris grandajn korbojn kaj enmetis ŝtonetojn en ilin. Per suramasigo de tiuj korboj oni konstruis akvoapartigan baraĵon meze de la rivero. Tiam por traĉizi la enfluejon oni ne havis dinamiton. Li Bing ordonis al laborantoj suramasigi lignojn sur la monta roko kaj bruligi ilin por varmigi la rokon, kaj poste oni akvumis la rokon. Pro varma vastigo kaj malvarma kuntiriĝo la roko aŭtomate fendiĝis. Por mezuri la akvonivelon kaj regi akvan kvanton de la interna rivero Li Bing sendis laborantojn gravuri 3 homstatuojn el ŝtono kaj instali ilin en akvon de la interna rivero kiel markon, por observi la akvonivelon. Tiel la 3 ŝtonaj homoj iĝis la plej antikvaj akvonivelaj mezuriloj en la mondo.

Ekkonstruado de Irigacia Sistemo de Dujiangyan estis pli frua ol tiu de la Granda Muro de la dinastio Qin je kelkdekoj da jaroj. La Granda Muro servis ĉefe al rezisto kontraŭ invado de la nordaj naciecoj, kaj nun jam perdis sian originan funkcion, dum la Irigacia Sistemo de Dujiangyan konstruiĝis laŭ la natura kondiĉo, ĝi favoras navigadon kaj irigacion eĉ nun kaj faris la ebenaĵon de Chengdu "naturdotita lando". De pli ol 2 000 jaroj la Irigacia Sistemo de Dujiangyan ĉiam ludas sian aktivan rolon kaj restas kiel monumento en la akvoutiliga historio de la mondo.

Por memori meriton de Li Bing kaj lia filo, posteuloj respektante ilin kiel reĝojn, konstruis templon de la du reĝoj apud la Irigacia Sistemo. Poste en la koroj de homoj Li Bing kaj lia filo iom post iom sanktiĝis. En 1974 en riverujo de la ekstera rivero de la Irigacia Sistemo oni elfosis ŝtonan statuon kun longeco de ĉirkaŭ 3 metroj. Laŭ surgravuritaj ideogramoj oni konkludis, ke la statuo estas ĝuste Li Bing, gravurita en la 2-a jarcento. La statuo, kun alta ĉapelo kaj du manoj ĉe la sino, en longa robo kaj jada zono, montras trankvilan kaj aplomban sintenon de dojeno, kaj ĝi plene reflektas respekton de la tiamaj homoj al Li Bing.