• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-12 14:59:49    
Armea regpotenco de Maŭitanio organizis transiran registaron

cri

La 10-an de aŭgusto "Demokratia kaj justa arme-komitato de Maŭitanio" enpotenciĝinte per puĉo la 3-an de aŭgusto oficiale organizis transiran registaron kun Sidy Mohamed Ould Boubacar kiel ĉefministro. Tio estas grava paŝo fare de maŭitania armea regpotenco unu semajnon post armea puĉo por stabiligi politikan situacion kaj restarigi konstitucian ordon.

Tio, ke armea regpotenco de Maŭitanio organizis transiran registaron, vekis grandan atenton de diversaj politikaj partioj de Maŭitanio. Pro tio, ke plejparto de kabinetaj membroj de la transira registaro venas el la demokratia sociala respublika partio, tial gvidantoj de opoziciaj politikaj partioj malkontentiĝas. Ili opinias, ke membroj de opoziciaj politikaj partioj devas aliĝi al la transira registaro. Messaoud Ould Boulkheir gvidanto de Popola Progresa Unio, la ĉefa opozicia politika partio, samtage plende diris, ke la kabinetaj membroj de la nova transira registaro kvazaŭ estus kolektitaj de la renversita eksprezidento, tiuj homoj fakte ne estas novaj vizaĝoj, tial estas malfacile esperi, ke la nova transira registaro reale kaj radike disiĝos kun la registaro de Ould Taya.

Atendendas, ke la sinteno de internacia socio al la armea regpotenco silente ŝanĝiĝas. La 10-an de aŭgusto en Nuakĉoto ĉefurbo de Maŭ-itanio, Oluyemi Adeniji, eksterafera ministro de Niĝerio, la nuna deĵoranta prezidanta lando, diris, ke la Afrika Unio kunlaboros kun la armea regpotenco de Maŭitanio. Li, kiel estro de minitra-nivela delegacio de Afrika Unio, faras viziton al Maŭitanio. Li diris, ke post la vasta kontaktado kun diversaj politikaj partioj kaj socitavoloj de Maŭitanio, la enlandaj socitavoloj de Maŭitanio jam atingis komunan konon, nome akcepti la novan armean regpotencon.. Tial, la Afrika Unio estonte disvolvos kunlaboradon kun la armea regpotenco de Maŭitanio. Li samtempe emfazis, ke nur la armea regpotenco de Maŭitanio realigos la promeson, reokazigos ĝeneralan elekton kaj restarigos la konstitucian ordon, tiam la Afrika Unio rekvalifikigos Maŭitanion kiel membrolandon de la unio. Post la puĉo, Maŭitanio estas senigita je kvalifiko de membrolando de la unio. Krom tio, al la armea regpotenco de Maŭitanio grande ŝanĝiĝis la sinteno de Usono, kiu iam subtenis la regpotencon de Ould Taya kaj insistis, ke Ould Taya revenu kaj enpotenciĝu. La 9-an de aŭgusto Adam Ereli, vicproparolanto de usona Ŝtata Departemento eksplicite esprimis, ke Usono klopodos kune kun la armea regpotenco de Maŭitanio por garantii ke Maŭitanio kiel eble plej frue okazigu la prezidentan kaj parlamentan elektojn.

Amaskomunikiloj opinias, ke la armea regpotenco de Maŭitanio sukcese organizis transiran registaron dum semajno surbaze de vastas interkonsiliĝo kun enlandaj diversaj politikaj partioj, tio montris, ke la armea regpotenco efike regis la enlandan situacion. Tio estas utila al stabiligo de la regada statuo kaj gajno de vasta agnosko de la internacia socio.