• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-12 17:26:09    
Sudana paca procezo eltenis provadon kaj daŭre antaŭenmarŝas

cri

La 11-an de aŭgusto en la ĉefurbo Kartumo, gvidanto de "Sudana Popola Liberiga Movado" Salva Kiir Mayardit ĵuris enoficiĝon kiel la unua vicĉefministro de Sudano kaj prezidanto de la suda registaro, por anstataŭi John Garang, kiu mortis en la evento de aviadila kraŝo okazinta en la fino de la pasinta monato. Analizistoj opinias, ke la enoficiĝo de Salva Kiir Mayardit refoje manifestas la firman volon de la sudana registaro kaj la eksa kontraŭ-registara armita forto en la suda parto de Sudano por daŭre antaŭenpuŝi la procezon de la tutlanda interpaciĝo.

Pro la tragedio de John Garang, la ĉefurbo Kartumo kaj la suda parto de Sudano iam falis en grandskalan tumulton, kiu kaŭzis morton de pli ol 130 homoj. La internacia socio ĝenerale maltrankvilis pri la serioza damaĝo de la ĵus komenciĝinta procezo de la tutlanda interpaciĝo en Sudano.

En sia ĵurado Salva Kiir Mayardit diris, ke li ĉiam restos fidela al la Sudana Respubliko kaj daŭre plenumos la plenampleksan pacan interkonsenton subskribitan en ĉi-jara januaro inter "Sudana Popola Liberiga Movado" kaj la sudana registaro por fini la internan militon daŭrantan jam 21 jarojn. Li apelaciis, ke la tuta sudana popolo aktive sin ĵetu en la procezon de la sudana tutlanda interpaciĝo, inkluzive de kiel eble plej frua eltrovo de la projekto por solvi la konfliktojn en la darfur-a regiono, por ke la tuta sudana popolo, inkluzive de la popolanoj en la suda parto de Sudano, realigu solidariĝon.

Salva Kiir Mayardit ankaŭ esprimis sian laŭdon al la sudana prezidento Omar El-Bashir pro lia grandega klopodo por la subskribo de la paca interkonsento. Li esprimis, ke li mem neniam devios de la pacaj vojo kaj celo elektitaj de John Garang, la forpasinta gvidanto de "Sudana Popola Liberiga Movado", kaj de la nomita organizo.

Ankaŭ prezidento Omar El-Bashir faris parolon en la ceremonio. Li esprimis laŭdon al "Sudana Popola Liberiga Movado", ke ĝi decidis daŭre klopodi por la procezo de la tutlanda interpaciĝo de Sudano, post la tragedia morto de la gvidanto. Li esprimis ankaŭ, ke la sudana registaro kune klopodos kun "Sudana Popola Liberiga Movado" por fini la pasintecon, reciproke konfidi kaj kunlabori.

Analizistoj montris, ke la oficiala enoficiĝo de Salva Kiir Mayardit kiel la unua vicĉefministro de Sudano manifestas, ke la procezo de la tutlanda interpaciĝo en Sudano daŭros.