• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-12 17:57:08    
Iom pri tibeta komponisto Meilang Duoji (foto)

cri

Li rememoris, ke iafoje li veturis al fora paŝtejo por serĉi artan inspiron, surprize venis melodio de la kanto , kantata de iu paŝta knabo. Tio emociis lin kaj firma konfido venis al li, li certe kreos bonajn muzikaĵojn por reciproki favoron de la loko.

De tiam, li klopodis por sorbi nutraĵon de tibeta tradicia muzikaĵo. Por konigi tibetan klasikan kortegan muzikaĵon al la mondo, li donis 2 jarojn por lerni ludadon de la tibeta kortega muzikaĵo. En la jaro 1987, li kiel unua ludanto de kortega orkestro de ensemblo de Tibeta Aŭtonoma Regiono, faris prezenton en Britio kaj gajnis plenan sukceson.

"Mi, kiel reprezentanto de Tibeto, partoprenis en la prezento en Britio kaj la prezento sukcesis. Tio faciligis al tieaj spektantoj koni tibetajn melodian muzikon, pompan kulturon kaj longdaŭran historion. Preskaŭ ĉiuj spektantoj fermis siajn okulojn kaj aŭskultis kun streĉita atento."

En posta deko da jaroj, li kaj aliaj ludantoj de la orkestro senĉese riĉigis enhavon de ilia prezento. Ili sinsekve faris prezentojn en pli ol dek eŭropaj landoj, kiaj Aŭstrio, Francio, Germanio, Svedio kaj aliaj. Dank' al tio, pli multaj homoj konis tibetajn pompajn kulturon kaj arton.

Samtempe kun sorbo de tibeta profunda muzika kaj kultura detala enhavo, Meilang Duoji zorgeme utiligis ilin en muzika kreado. En la jaro 1995, li ekservis kiel profesia komponisto kaj la kanto kreita de li, refoje gajnis sukceson. Parolante pri la kanto, Meilang Duoji diris:

"Aŭskultantoj de tibeta kaj han-a naciecoj ŝatas la kanton. Mi pensis, ke ĝi kombinas naciecan melodion kun moderna ritmo. La kuniĝo estas ege grava."

Ĝis nun, jam troviĝas pli ol 200 muzikaĵoj kun diversaj stiloj, kreitaj de Meilang Duoji, kaj ili sinsekve gajnis multajn ŝtat-nivelajn premiaĵojn. En la jaro 2003, li revenis al la Ŝanhaja Muzika Instituto kaj speciale lernis komponadon. Dum tiu periodo, li faris esploron al multaj ĉinaj kaj alilandaj muzikaĵoj, ne nur plivastigis sian vidkampon, sed ankaŭ havis rikolton en arteco de moderna komponado. Malgraŭ tio, kiel tibeta komponisto, li ĉiam opinias, ke Tibeto estas tero de lia muzika vivo.