• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-15 15:29:32    
De instruisto de elementa lernejo al estro de gubernio (foto)

cri

Karaj retlegantoj, la loko Ngari situas en nordokcidenta parto de Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj estas titolita kiel firsto sur monda firsto. Ĉi tie tero estas vasta kaj homoj malmultaj kun ege malica natura kondiĉo. Estas tibeta guberniestro: li faras administron al malfekunda tero. Ĝia areo estas pli ol tio de ĉina Zhejiang-provinco je 30 miloj da kvadrataj kilometroj. De la pasinta jaro, li kolektas kaj prunteprenas pli ol 20 milionojn da juanoj por konstrui lernejon kun plej bona eduka kondiĉo en Ngari. Hodiaŭ ni kune proksimiĝu al li, sinjoro Lolha, estro de la gubernio Gertse de Tibeta Aŭtonoma Regiono.

De administracio de Ngari, la gubernio Sengye Tsangpo, ni veturis orienten je pli ol 500 kilometroj, videblis iu urbeto meze de dezerto. La pleja okulfrapaĵo estas domego kun kvar etaĝoj, kiu nun estas en konstruado. Ĝi estas domego de lernejo de la gubernio Gertse, kiu ekvarbos lernantojn en septembro de la kuranta jaro. Estas Lolha, estro de la gubernio Gertse, kiu decidis konstrui la domegon.

Lolha diplomiĝis el Tibeta Normala Instituto kaj servis kiel instruisto kaj estro de elementa lernejo. Tial li klare scias gravecon de eduko por ŝanĝi sorton de geknaboj de tieaj paŝtistoj. En 1999, li servis kiel konstanta vic-estro de la gubernio Gertse. En tia loko, meznombra alto super marnivelo superas 4 500 metrojn kaj la plej longa distanco inter vilaĝoj estas pli ol 100 kilometroj, estas malfacile por tiuj geknaboj plenumi lernadon en la elementa kaj meza lernejo. Lolha estis ege maltrankvila. Tiam venis al li ideo kolekti monon de la gubernio por funkciigi lernejon. Tamen enspezo de la gubernio ĉiam ne povis kovri ĝian elspezon, tial la ideo ne realiĝis.

En la lastaj jaroj, la ĉina registaro grandigis subtenadon al Tibeto. Lolha kaptis la bonŝancon por realigi sian sonĝon. En 2004, li kaj liaj kolegoj decidis post atentema diskutado, ke ili utiligu 10 milionojn da juanoj helpe donitajn de Limigita Kompanio de Ĉina Movebla Telekomunikado, kaj 13 milionojn da juanoj, prunteprenitajn de la gubernia registaro el banko, por konstrui la unuan plenan lernejon de la gubernio. Laŭ plano, en septembro de la kuranta jaro, okaze de varbo de lernantoj, krom tiuj, kiuj petas instruadon sub la kvar gradoj de elementaj lernejoj, ĉiuj lernantoj plenumos sian elementan kaj mezan lernadon en la gubernio. Lolha diris:

"Dum tiuj 6 jaroj post mia enoficiĝo kiel guberniestro, mi klare scias gravecon de eduko. Sen talentuloj, disvolviĝo de la gubernio Gertse

estas nur portempa kaj oni ne parolu pri scienca administrado al paŝtejo kaj pri altigo de aldona valoro de paŝta afero. Ni povas nur liveri materialojn al aliaj por ĉiam."