• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-15 15:44:35    
Sri-Lankao urĝe enketas pri evento de murdo al ministro pri eksteraj aferoj

cri

La 14-an de aŭgusto en la sri-lankaa ĉefurbo Kolombo, proparolanto de la sri-lankaa Ministerio de Nacidefendo Daya Ratnayake proklamis, ke la polico jam arestis almenaŭ 12 tamulojn, kiuj estis suspektataj pri partopreno en la evento de murdo al la sri-lankaa ministro pri eksteraj aferoj Lakshman Kadirgamar, kaj nun faras pridemandadon al tiuj suspektatoj por gajni pli da spuroj. Tamen la polico ne akiris trarompan progreson.

En profunda nokto de la 12-a de aŭgusto en la ĉirkaŭaĵo de sia loĝejo en Kolombo, la sri-lankaa ministro pri eksteraj aferoj Lakshman Kadirgamar estis pafe mortigita. La sri-lankaa polico tuj ekspedis grandan kvanton da armitaj policanoj kaj helikopteroj kaj disvolvis grandaskalan serĉadon. En la 13-a de aŭgusto, sri-lankaa prezidento s-ino Chandrika Kumaratunga proklamis, ke la ŝtato eniris alarman staton por garantii la sekurecon de la ŝtato kaj la glatan iradon de la enketado. Laŭ la sri-lankaa leĝo, la instanco povas aresti iun ajn suspektaton post kiam la registaro proklamas la alarman staton. La sri-lankaa registaro ankaŭ apelaciis, ke la popolanoj donu helpon en la enketado de tiu ĉi evento. Laŭ la polico, la murdintoj ankoraŭ troviĝas en Kolombo. Se la popolanoj plene kunlaboros, la instanco probable arestos la murdintojn. Laŭ konigo, en la lastaj 2 tagoj la polico ekspedis milojn da policanoj kaj faris tapiŝecan serĉadon en Kolombo kaj ĉirkaŭaj regionoj, sub la helpo de la armeo. Ili jam arestis 11 virojn kaj 1 virinon, kiuj estis suspektataj pri partopreno en la evento de murdo al la sri-lankaa ministro pri eksteraj aferoj Lakshman Kadirgamar. Tamen la polico ne malkaŝis detalojn pri koncerna pridemandado.

La Liberigaj Tigroj de Tamil Eelam ĉiam estas la plej granda suspektito de la sri-lankaa registaro. En la pasintaj pli ol 10 jaroj tiu ĉi organizo faris plurajn atakojn al la gvidantoj de Sri-Lankao kaj oficistoj de la registaro. En la 18-a de decembro, 1999, sri-lankaa prezidento s-ino Chandrika Kumaratunga estis atakita de la organizo kaj ŝia dekstra okulo perdis la vidkapablon. En 1993, tiama sri-lankaa prezidento Ranasinghe Premadasa estis mortigita en Kolombo. En majo de 1991, pro malkontento al tio, ke Hindio helpis Sri-Lankaon realigi armisticon, tiu ĉi organizo mortigis hindan eksĉefministron Rajiv Gandhi.

Lakshman Kadirgamar estis tamulo kaj ĉiam subtenis tion, ke la sri-lankaa registaro prenu malmolajn politikojn kontraŭ la organizo de la Liberigaj Tigroj de Tamil Eelam.