• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-15 16:28:46    
Bonazio (foto)

cri

La bonazio (Tetrastes bonasia) el la ordo de galinoformaj birdoj kaj familio de tetraonedoj vivas en la norda kaj meza partoj de nordorienta Ĉinio, kaj ankaŭ en la nordo de la Eŭrazio. Ĝi, samgranda kiel kolombo, estas la plej malgranda el la ĉinaj tetraoj. Kun mallongpluma kresto sur la kapo, la virbirdo estas brungriza kun kaŝtanbrunaj horizontalaj strioj en la supra parto de la korpo, nigra en la mentono kaj gorĝo, malhelbruna kun blankaj makuloj en la malsupra korpo kaj bunta en la ekstera flanko de vosto kun larĝa nigrebruna strio. La birdino estas preskaŭ samkolora kiel la virbirdo escepte de la brunblankaj mentono kaj gorĝo.

La bonazioj estas tipaj arbaraj birdoj, kiuj vivas en pinaroj, picearoj, abiaroj kaj aliaj pinglarbaroj kun berodonaj arbedoj kaj herboj. En la ordinaraj tagoj ili sin kaŝas sur arboj. Ili ne moviĝas eĉ kiam homoj proksimiĝas al ili. Surprizite en arbustaro, ili povas unue kuregi kaj poste ekflugi kun forta bruo pro la frapado de flugiloj. Vintre, kiam la tero estas kovrita de neĝo, ili ŝatas esti sur arboj, sed nokte ili ripozas en neĝkovrita nesto surtere. Escepte de la fekundiĝa periodo, ili agas ĝenerale arope. Dum serĉado de manĝaĵoj ĉe la tagiĝo la grupo disiĝas, kaj la grupanoj tenas inter si certan distancon kaj de tempo al tempo krias por ne perdi la rilaton. Printempe kaj somere ili manĝas ĉefe verdajn vegetaĵojn, semojn kaj fruktojn kaj vintre branĉ-pintojn kaj iam ankaŭ muskon sur arboj. La birdidoj manĝas ĉefe insektojn. Ili seksardas kaj seksumas en la lasta tagdeko de aprilo aŭ en majo. La prezentado por pariĝo similas al tiu de aliaj specioj de la tetraoj. Tiam la gebirdoj ĉiam agas kune, kantas unu al la alia. La birdino estas pli singardema. Ĉe ia ajn surprizo ĝi tuj ekflugas sola kaj reflugas al sia kunulo nur kiam fariĝas kvieto. Post seksumo ili konstruas neston en la arbaro de sunflanka montodeklivo. En la nesto la birdino ellasas sep ĝis dekdu ovojn kaj la kovado daŭras ĝenerale dudek kvin tagojn.