• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-16 15:32:51    
Solena inaŭguro de la 90-a UK en Vilno de Litovio

cri

Ĉina Radio Internacia! Karaj aŭskultantoj, nun estas la speciala programero pri la 90-a Universala Kongreso de Esperanto.

Karaj amikoj, de la 24-a ĝis la 30-a de julio en la litova ĉefurbo Vilno okazis la 90-a Universala Kongreso de Esperanto. Nia redakcio sendis du raportistojn al Vilno por fari raportadon. De hodiaŭ ni havas specialan programeron pri la vilna kongreso.

Karaj aŭskultantoj, la solena inaŭguro de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto okazis antaŭtagmeze de la 24-a de julio. Al la inaŭgura ceremonio ĉeestis la litova ministro pri eksterlandaj aferoj Antanas Valionis, urbestro de Vilno s-ro Arturas Zuokas, ambasadoroj de kelkaj landoj, kiaj Belgio, Ĉeĥio, Ĉinio, Japanio kaj Rusio, kaj reprezentantoj de aliaj internaciaj organizoj.

Valdas Adamkus, prezidento de la Litova Respubliko kaj alta protektanto de ĉi-foja Kongreso, ne ĉeestis al la inaŭguro, tamen sendis gratulan mesaĝon, kiun laŭtlegis Antanas Valionis, la litova ministro pri eksterlandaj aferoj.

(Salut-mesaĝo de Valdes Adamkus)

"Estimataj kongresanoj kaj gastoj,

"Mi sincere salutas partoprenantojn kaj gastojn de tiu ĉi Kongreso kaj ĉiujn esperantistojn de la mondo.

"Litovio fieras, ke la ĉefurbon de nia lando vi elektis kiel lokon de via Kongreso. Veninte ĉe ni vi transformigis Vilnon al la ĉefurbo de tutmonda esperantistaro. Ankoraŭ pli agrablas, ke ĝi estas jubilea aranĝo – ĉi-jare estas festata la 100-a datreveno de la unua kongreso de Esperanto…"

Sekve, ankaŭ Arturas Zuokas, urbestro de Vilno, salutis la kongreson. Post lia saluto, s-ino Claude Nourmont, vicprezidanto de UEA, laŭtlegis la mesaĝon de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Koichiro Matsura.

(Mesaĝo de Koichiro Matsura)

"Mi estas tre feliĉa sendi tiun ĉi mesaĝon al la 90-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu decidis tre oportune sian centjariĝon signi kaj simboli pere de interkultura komunikado.

"Universala Esperanto-Asocio kaj ĝiaj regionaj asocioj nun havas komune kun Unesko 50 jarojn da fruktodona kunlaborado favore al kultura kaj lingva diversecoj. Plie, ekde 1997 tiu NRO havas organizajn rilatojn kun Unesko, tiel atestante la gravecon, kiun la Organizo donas al tia kunlaborado…"

Poste, s-ro Zaleski Zamenhof, nepo de la kreinto de Esperanto, faris salut-parolon.

(Zaleski Zamenhof salutas.)

La inaŭguron prezidis d-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA. Li faris fest-parolon por la jubilea kongreso.

(Renato Corsetti parolas.)

En la fino de la inaŭguro, kiel rutine, reprezentantoj de landaj asocioj salutis la kongreson. Kaj prezidanto de UEA, d-ro Renato Corsetti, proklamis la malfermiĝon de la 90-a Universala Kongreso post kantado de nia himno "La Espero".

Karaj aŭskultantoj, ĵus mi koncize konigis al vi la solenan inaŭguron de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Vilno. Finiĝis la speciala programero. Koran dankon pro via aŭskulto!