• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-16 16:37:47    
Prezidento de Irano fondas necedeman novan registaron

cri
En la 14-a ĉi-monate, la prezidento de Irano Mahmood Ahmed-Nejad prezentis al la parlamento liston de kandidatoj de la nova registaro. Analizistoj opinias, ke en la 21-kandidata nomaro, preskaŭ ĉiuj ĉefaj postenoj estas okupitaj de membroj necedemaj krom unu, kiu estis la membro de la registaro de eksprezidento Mohammad Khatami. Tio prognozas, ke la registaro de Mahmood Ahmed-Nejad alprenos pli necedemajn politikojn ol la eksregistaro de Mohammad Khatami en la nuklea problemo kaj aliaj flankoj.

Mahmood Ahmed-Nejad estas rigardita kiel la reprezetanta figuro de iranaj konservativuloj ekstremaj. Li estas fama pro la necedemaj starpunkto kaj opinioj en multe da problemoj. Laŭ raporto, Ahmed-Nejad kandidatigis Manoushehr Mottaki kiel la ministron pri eksteraj aferoj, kiu nuntempe estas la respondeculo de diplomatia politiko de la komisiono pri ŝtata sekureco kaj diplomatia politico de la parlamento. En eksteraj politikoj la starpunkto de Manoushehr Mottaki estas fama pro nekompromiso. Li pledas, ke Irano alprenu pli necedeman starpunkton en la nuklea problemo kaj ne cedus al la okcidentaj landoj per ia ajn maniero. Eksvicministro de la informa ministerio, la ekstrema konservativulo Mostafa Pour-mohammadi estas kandidatigita kiel la ministro pri internaj aferoj. La kandidato de la ministro pri la novaĵoj estas Gholam Hossein Mohseni Ejehei.

Ne troviĝas virinoj en la nomaro. Tio estas la alia elstara karakterizo de la nova registaro irana. Tio ankaŭ pruvas la konservativisman laborstilon de Mahmood Ahmed-Nejad. Kiam la eksprezidento Mohammad Khatami estis en potenco, kvankam ne troviĝis virinaj ministroj kabinetaj, tamen ekzistis du vicprezidentinoj en lia registaro.

Mahmood Ahmed-Nejad estas la reprezetanta figuro de iranaj ekstremaj konservativuloj kaj fidela al la plej alta gvidanto Ayatollah Ali Khamenei. En la religiaj problemoj li aprobas efektivigi severan edikton de Islamo. Li estas konservativa ankaŭ en socia vivo, ekonomia administrado kaj aliaj enlandaj problemoj. Iuj iranoj maltrankvilas, ke estonte kiel la prezidento, Mahmood Ahmed-Nejad efektivigus la ekstremajn konservativajn politikojn kaj limigus la demokratian rajton de la popolo. Mahmood Ahmed-Nejad frontos al grava provo en tio, kiel li superregu la ideologion de la popolo kaj samtempe donu kelke da demokratiaj rajtoj kaj iom da libereco kaj kiel bonigu la rilatojn kun la reformuloj.