• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-17 16:33:48    
Invito al 4-a Azia Kongreso en Nepalo
Mukunda Pathik, prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio

cri
Mi kore sendas al vi ĉiuj varman saluton el la lando de Everesto, Nepalo. Karaj samideanoj, nun la grava tempo venas por ni ĉiuj, ĉar, nuntempe, ni devas pripensi la 4-an Azian Kongreson de Esperanto, kiu okazos la 25-an – 29-an de aŭgusto 2005 en Katmando, Nepalo. Mi kore dankas ĉiujn, kiuj jam aliĝis al la AK kaj samtempe petas, ke vi kuraĝigu aliajn geesperantistojn/geamikojn pri la partopreno en la AK.
Vi jam scias pri Antaŭkongresa Renkontiĝo, kiu sukcese okazis la 4-an – 8-an de marto 2005 en Nepalo. El Japanio, Usono, Aŭstralio, Svislando, Pollando, Islando,Germanio, Barato, Ĉinio (Hongkongo) kaj Nepalo multaj partoprenis en ĝi. Dum la Renkontiĝo ni ĉiuj kune ekskursis en kaj ekter Katmando-Valo, flosis en la montara rivero Trisuli, rajdis sur elefanto en ĝangalo, kaj boatis en la bela lago en turima urbo Pokhara ĉe la piedo de la montaro Annapurna. Dum la kunveno, ĉiuj unuvoĉe diris: "Ni estas tre feliĉaj esti kun vi. Antaŭe ni aŭdis tute alie, sed, kiam ni partoprenis en la Renkontiĝo kaj ekskursis, ni ĝuis sufiĉe. Ni tiujn ĉi bonajn impresojn kunportos al nia lando. Ni denove volas vojaĝi al Nepalo" ktp.
Ĝis nun nenio okazis kontraŭ la turistoj en Nepalo. Kaj krome estas bonega informo, ke la nepala reĝo jam nuligis la deklaron de kriza cirkonstanco. Tiu ĉi informo ludos bonan rolon por la sukceso de nia kongreso kun multaj partoprenantoj el la mondo. Bonvolu kuraĝigi viajn geamikojn kaj aparte subteni la Esperanto-movadon en Nepalo. Laŭ la nepala kutimo, gasto estas same kiel DIO/DIINO. Ni kredas tion. Pro tio, vi ĉiuj estos niaj gastoj.
Nepalo, kie ekzistas la plej alta montaro Everesto, estas riĉa je la naturo kaj la kulturo kaj la popolanoj ĉiam estas ridemaj kaj helpemaj. Vi komencu vojaĝon al Nepalo kaj rigardante kaj ĝuante, spertu mem. Ni aranĝos internacian vesperon, en kiu, laŭ via deziro, vi povos prezenti viajn naciajn artojn en viaj naciaj vestoj. Mi aparte petas al vi, ke vi donu vian nomon al KAEM aŭ LKK pri viaj intereso kaj talento. Ni esperas, ke vi venos kun granda karavano. Ju pli multe, des pli gaje. Ju pli multe, des pli fruktodone. Vi ĉiuj estas bonvenaj en Katmando, Nepalo la 25-an – la 29-an de aŭgusto 2005. Koran dankon.