• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-17 17:23:01    
Limigo de importo de ĉinaj teksaĵoj kaŭzis furiozan disputon en Eŭropa Unio

cri
Lastatempe, la temo pri importa kontingento de ĉinaj teksaĵoj revarmiĝis en eŭropaj amaskomunikiloj. La fokuso de ĉi-foja problemo estas ne inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio, sed en la interno de Eŭropa Unio. La 16-an de aŭgusto, proparolanto de la komitato de Eŭropa Unio pruvis, ke Svedlando kaj kelkaj aliaj membrolandoj de Eŭropa Unio jam postulis, ke la komitato de Eŭropa Unio ege altigu la importan kontingenton de ĉinaj teksaĵoj.

Post intertraktado kaj interkosiliĝo, en junio de kuranta jaro Ĉinio kaj Eŭropa Unio atingis interkomprenan memorandon pri teksaĵa problemo. Ambaŭ flankoj atingis interkosenton pri la kontingento de 10 specoj de ĉinaj teksaĵoj importaj de Eŭropa Unio.

Post la kontingenda limigo de ĉinaj teksaĵoj en junio ĉi-jare, iuj teksaĵoj, kiujn Eŭropa Unio importis el Ĉinio, jam estas elĉerpitaj, kaj aliaj proksimiĝis al la kontingenda limigo. Sed en la komenco de kuranta jaro, multe da vestoimportaj komercistoj kaj pomalgrandaj komercistoj en Eŭropo jam sendis grandan nombron da aboniloj al Ĉinio, multe da produktoj, senditaj el Ĉinio, jam plejparte atingis la doganejojn de la membrolandoj de Eŭropa Unio kaj atendas forporton. Se tiuj produktoj estos rifuzataj eniri en Eŭropan Union pro kontingenda limigo, la ekonomiaj damaĝoj de importaj komercistoj kaj pomalgrandaj komercistoj en Eŭropo estos tre seriozaj.

La pomalgrandaj komercistoj de la membrolandoj de Eŭropa Unio kaj la aĉetantoj estas influitaj plej serioze de la kontingento. Laŭ raporto de eŭropa amaskomunikilo, pro la kontingenda limigo, la eŭropaj pomalgrandaj komercistoj perdos 8 cent milionojn da eŭroj en la vendado de puloveroj. La 15-an de aŭgusto, iu germana vesta kompanio esprimis, ke la kompanio suferos damaĝon de milionoj da eŭroj pro la kontingenda limigo. La kampanio preparas fari leĝan proceson en Germanio. Francaj pomalgrandaj komercistoj jam avertis, ke en la septembro de ĉi-jaro, la mankoj de puloveroj kaj pantalonoj en magazenoj signifas, ke la infanoj ne povos vesti sin per novaj vestojn en la komenco de nova semestro. Eĉ iuj eŭropaj komunikiloj alarme kriis, ke ne estos pantalonoj vendataj en la bazaro de Eŭropa Unio. Kelkaj konfekciaj asocioj jam avertis al siaj registaroj, ke se la situacio daŭros, multe da vestaj entreprenoj vizaĝos al la minaco de fermo.

Nun la komitato de Eŭropa Unio havas grandan premon donitan de la interno de Eŭropa Unio. Danio, Germanio, Nederlando kaj Svedlando jam postulis, ke la komitato de Eŭropa Unio malstreĉu la kontingendan limigon de ĉinaj teksaĵoj. La svedlanda ministro de industrio kaj komerco Thomas Ostros elmontras en la letero al Peter Mandelson, la komitatano en Eŭropa Unio respondecanta al komercado, ke konsiderante protekti la intereson de la aĉetantoj, Svedlando serioze postulas, ke Eŭropa Unio altigu la importan kontingendan de ĉinaj taksaĵoj, aŭ nuligu ĝin. Li ankaŭ diris, ke estas absurde protekti sin per kontingento. Tio nur kaŭzas ekonomian damaĝon al pomalgrandaj komercistoj kaj aĉetantoj. Li opiniis, ke la influo de la komercada protektismo en Eŭropa Unio estas tro forta. La registraj oficistoj de Svedlando kaj kelkaj aliaj membrolandoj de Eŭropa Unio ankaŭ avertis, ke se la komitato de Eŭropa Unio rifuzos la eniron de ĉinaj teksaĵoj en eŭropan merkaton, ĝi estos akuzata de pomalgrandaj komercistoj.

Post la konsiliĝo kun la membrolandoj de Eŭropa Unio, la komitato de Eŭropa Unio jam konsentis, ke la ĉinaj teksaĵoj, kiuj estis senditaj antaŭ la 12-a de julio, kiom ajn ilia kvanto superas la importan kontingenton, povas eniri en Eŭropon Union. La superparto estos dekalkulata el la kontingento por la venonta jaro.

Sed pro la fortiĝanta premo en la interno de Eŭropa Unio, la proparolanto de la komitato de Eŭropa Unio esprimis en la gazetara konferenco okazinta en Bruselo, ke la membrolandoj de Eŭropa Unio jam rajtigis al la komitato por serĉi pli multe da flekseblecoj en la problemo de ĉinaj teksaĵoj. La komitato de Eŭropa Unio kontaktiĝas kun la registaroj de la membrolandoj, pomalgrandaj komercistoj kaj rilataj flankoj de Ĉinio por solvi la problemon.