• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-17 19:28:21    
Ĝiba baleno (foto)

cri

La ĝiba baleno (Megaptera novaeangliae) el la ordo de cetacoj kaj familio de balenedoj vivas vintre en la varmeta maro de la tropikaj zonoj kaj printempe migras suden kaj norden al la plusaj regionoj. En la Beringa Maro kaj Alaska Maro troviĝas grandnombro da ili. Vintre ili, vivantaj en la Oĥocka Maro, naĝas suden tra Saĥaleno, Kuriloj kaj laŭ Honŝuo al Ogasawa Insularo kaj Taj'ŭan, Ĉinio. la bestoj, vivantaj en la Japana Maro, do migras laŭ la orienta marbordo de Koreio al la ĉinaj maroj. La ĝiba baleno longas dekunu ĝis dekkvin metrojn kaj pezas dudek naŭ tunojn meznombre. Ĝi havas nigran koloron en la dorso kaj blankan en la gorĝo, brusto kaj ventro. Sur ĝiaj gorĝo kaj brusto estas dek ĝis dudek kvin sulkoj, kiuj etendiĝas ĝis la umbiliko. Ĝia brusta kaj ventra naĝiloj estas tre longaj.

La ĝibaj balenoj ofte grupiĝas. En la grupo troviĝas mamnutrantaj balenoj kaj novnaskitaj idoj. Antaŭ sia enmergiĝo en profundan akvon ili levas sian vostan naĝilon kaj eĉ grandan parton de la posta korpo ekster akvon. La profunda mergiĝado povas daŭri dekkvin ĝis dudek minutojn. Ili ŝprucigas mallongan sed dikan akvan kolonon. Ili manĝas ĉefe brustulojn kaj ankaŭ fiŝetojn. Ili ŝatas ruliĝi en akvo kaj iam la tuta korpo elsaltas el la akvo. Falante, ili eligas grandan bruon. Seksumante, la femala kaj maskla balenoj paralele kuŝas sur la akva surfaco. Post dekdu-monata gravedeco la balenino naskas unu idon kaj maksimume du. La novnaskito longas kvar ĝis kvin metrojn. La dekunu-monata baleno estas demamigita, tiam ĝia longeco jam duobliĝis. La dekunu ĝis dekdu metrojn longa balenino jam sekse maturiĝas.

La dekdu metrojn longa ĝiba baleno povas doni ok tunojn da graso. Ĝuste pro tio oni multe kaptas ilin. Tamen ili estas produktivaj. Iuj baleninoj povas gravediĝi tuj post la akuŝo.

La nigra foceno el la ordo de cetacoj kaj familio de focenedoj vivas en la marbordoj de Ĉinio kaj ĝiaj riveroj Jangzi kaj Ŝjangĝjang, kaj ankaŭ en la Bonespera Kabo de la suda parto de Afriko, en Hindia Oceano, Hindio, Pakistano, la Insularo de Indonezio, marbordoj de Japanio kaj Koreio. Ĝia korpo estas malhelgriza aŭ nigra. La kapo estas ronda, muzelo mallonga kaj larĝa, okuloj malgrandaj.