• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-17 20:04:55    
Trinkado de Wulong-teo en Xiamen (1)

cri
Xiamen estas marborda urbo de la provinco Fujian en la sudorienta landparto de Ĉinio. Ĝi havas la komfortan viv-medion kaj interesajn vidindaĵojn kun la profunda kultura enteno, kaj ĝia ĉarmo allogas multajn turistojn. Estas menciinde, ke ne mankas tiaj turistoj, kiuj, krom ekskursi al diversaj vizitindejoj de la urbo, ankaŭ emas viziti tieajn te-trinkejojn. Hodiaŭ ni kune vojaĝu al Xiamen por gustumi la tiean Wulong-teon kaj vidi la te-an kulturon korelativan al la urba stilo.

Teo-trinkado estas populara viv-kutimo de Xiamen-anoj. En multaj familioj de la urbo Xiamen, la unua afero farata post la ellitiĝo estas pretigi la boligitan akvon por infuzi teon. Laŭ la loka dialekto Minnan-hua, teo estas nomata "tea rizaĵo", tio signifas, ke teo estas grava same kiel la ĉiutage bezonata rizaĵo. La ĉefa gastiga maniero de Xiamen-anoj estas prezenti teon. En la hejmo de ordinaraj urbanoj ĉiam troviĝas bonspeca teo kaj divers-stilaj te-servicoj, kaj eĉ en kompanioj kaj registaraj oficejoj, oni aranĝis te-servicojn kaj teon por regali gastojn eventuale alvizitantajn.

La plej plaĉa teo por Xiamen-anoj estas Wulong-teo. Dum la prilaborado de tia teo, oni kombinas la prilaboran manieron de la verda teo kun tiu de la bruna teo, sekve Wulong-teo posedas la fortan guston de la bruna teo kaj mildan aromon de la verda teo. Laŭdire, Wulong-teo ankaŭ havas funkciojn por solvi la grason, redukti la korpan pezecon kaj plibonigi la sanstaton. En Japanio, Wulong-teo estas nomata "kosmetika teo" kaj "plifortikiga teo".

Legendo pri la nomo de Wulong-teo rilatas al iu homo. Nun mi rakontu al vi.

En la 17-a jarcento, dum la rega periodo Yongzheng ( 1723-1735 ) de Qing-dinastio, estis teo-kultivisto nomata Su Long, kiu loĝis en la gubernio Anxi de la provinco Fujian. Ĉar li aspektis fortika kaj sunbruna, la samvilaĝanoj nomis lin " Wu Long". En la ĉina lingvo, la vorto "Wu" signifas: nigra. Estis printempo. Iutage Wu Long suriris monton por pluki tefoliojn. Je la tagmezo, kiam li sin okupis je la plukado, subite lin preter-glitis monta moskulo. Wu Long elprenis sian ĉaspafilon kaj celis la montan moskulon. Trafite! Kiam Wu Long ĝoje revenis hejmen dorse portante la montan moskulon, jam estis la vespera krepusko. Wu Long kaj liaj familianoj ĉiuj estis absorbitaj je kuirado kaj manĝado de la sovaĝa frandaĵo, sed tute forgesis, ke ili devis prilabori la tefoliojn plukitajn de U Long. Frumatene de la sekvanta tago, ili ekhastis en la prilaborado de tefolioj, kaj ekster ilia atendo, la teo prilaborita el la tefolioj plukitaj antaŭ unu tago, gustis ankoraŭ pli plaĉe kaj refreŝige, kaj malaperis eĉ la originala iom amara gusto de la teo. Kiel ĝojiga tio estis! La tuta familio de Wu Long faris pluan cerbumadon kaj ripetadan provadon, fine ili sukcesis prilabori la delikatan te-specon, kiun ili titolis Wulong. Jen estas la deveno de Wulong-teo, kiu pli kaj pli renomiĝis, sekve la gubernio Anxi, la hejmloko de Wu Long, fariĝis la lulilo de Wulong-teo.