• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-17 20:11:55    
Ŝtona arbaro

cri
La Ŝtona Arbaro situas en la Ji-nacia Aŭtonoma Gubernio Lunan de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. Jam en Ming-dinastio (1368-1644) ĝi fariĝis fama vidindaĵo en Ĉinio.

La Ŝtona Arbaro, kiu formiĝis en paleozoiko, estas mondfama vidindaĵo de karsta geomorfologio. Kalkoroko formis stalagmitojn, stalaktitojn, subterajn riverojn kaj kastan kavernon. Malproksime la Ŝtona Arbaro aspektas kiel grandioza densa arbaro, sed kiam oni alproksimiĝas al ĝi, oni trovas, ke la "arboj" fakte estas ŝtonkolonoj diversformaj. La naturo donacis la elstaran bildon.

La Granda Ŝtona Arbaro kaj la Malgranda Ŝtona Arbaro estas la plej famaj vidindaĵoj.

En kavernoj de la Granda Ŝtona Arbaro formiĝis ĉambroj, litoj, benkoj versimilaj kaj groteskaj. Kiam oni surdorse kuŝas por ripozo, oni povas vidi diversformajn ŝtonkolonojn kun belaj nomoj.

La Malgranda Ŝtona Arbaro ligiĝas kun la granda. La 24-an de la sesa monato lau la ĉina luna kalendaro ji-oj pasigas la torĉan feston. Tage oni tie okazigas konkursojn pri luktado, pafado sur ĉevalo kaj grimpo sur stango; nokte oni kantas kaj dancas ĉirkaŭ fajro.

Tie troviĝas Aŝma ŝtono. Alta kaj bela, ĝi aspektas kiel figuro de fraulino Aŝma kun korbo. Inter jioj cirkulas legendo: riĉulo Rebubala volis edzinigi al si Aŝma per forto, sed ŝi rifuzis. Por eviti Rebubala, ŝi kun sia amato forkuris tien, sed estis trovita de la riĉulo kaj puŝita en la riveron. Ŝi mortis, tamen ŝi poste fariĝis granda ŝtono.