• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-17 20:28:35    
Arkitektura projekto de la Someruma Vilao de Chengde

cri
En la ĉina historio preskaŭ ĉiuj imperiestroj kaj korteganoj amis naturajn pitoreskejojn, kaj la ĝardenoj funkciis kiel peranto por ke ili sin banu en la naturo. La ĉinaj arkitektoj substrekis harmonion de la naturaj kaj artefaritaj pejzaĝoj. Ili faris rokaĵon tiel, ke ĝi portu neniun signon de artefarado, tial la Somera Palaco en Pekino kaj la Someruma Vilao en Chengde ambaŭ estas belaj kiel la naturaj pejzaĝoj. La Someruma Vilao en Chengde multe diferencas de la pompa Somera Palaco en Pekino. Tie ne vidiĝas brilaj domtegmentoj el flave glazuritaj tegoloj, nek pompaj pentraĵoj, blankmarmoraj balustradoj kaj ruĝaj muroj, kaj tie la arkitekturaj trajtoj estas pli similaj al la naturaj. Tie la koridoroj larĝas nur 1.2 metrojn, eĉ malpli larĝaj ol tiuj en la modernaj oficdomoj. Kvankam la fronta pordo de la vilao havas turon, tamen la muroj estas malaltaj.

Imperiestro Kangxi (1662-1723 sur trono) de Qing-dinastio (1644-1911) konstruigis ekster la ĉefurbo modestan palacon ne pro financa malfacilo kaj ŝparemo, sed pro lia aparta shato de la naturaj pejzaĝoj.

La vilao estis projektita sur la fono de simpla natureco kaj la projektado asimilis malsamajn arkitekturajn metodojn kaj stilojn de la ĝardenoj en suda kaj norda Ĉinio. En la projektado oni lerte kombinis la krudajn arkitekturajn trajtojn de norda Ĉinio kun la eleganta dekoracio de suda Ĉinio, tiel ke la vilao havas kaj la imperiestran grandiozecon kaj ĉarmecon de la ĝardenoj sude de Yangzi-rivero.

Kvankam la Someruma Vilago estas modesta, tamen la 8 temploj ekstere de la vilao estas imponaj kaj grandiozaj. Ili akre kontrastas kun la modesta vilao, kio ja montris la ideon de la ĉefprojektinto Kangxi, kiu volis montri siajn arkitekturajn trajtojn en la konstruado, ĉar en traktado de la naciaj problemoj en landlimaj regionoj la imperiestro volis anstataŭigi la negativan militan kontraŭstaron per pozitiva paca kunekzisto. Li preferis konstrui la eksterajn 8 templojn ol konstrui la Grandan Muron. Li deziris anstataŭigi la militajn konstruaĵojn per religiaj konstruaĵoj kun la celo defendi la landlimon kaj unuigi la ŝtaton. La tieaj temploj estis destinitaj ĉefe por akcepti gvidantojn de nacimalplimultoj kaj kontentigi ilian religian bezonon, tial la temploj estas ne nur luksaj kaj imponaj, sed iuj el ili portas la tibetan arkitekturan stilon kaj aliaj estas kombino de la hana kaj tibeta stiloj. Multaj el ili estas tegmentitaj per orumitaj kupraj tegoloj. Sole por la orumado oni konsumis 154000 taelojn da oro, kompreneble tio ne estas komparebla kun elspezo por la Granda Muro.

La imperiestro konstruigis sian propran palacon modesta, kio celas ne nur harmoniiĝon kun la naturo, sed ankaŭ reliefigon de la lukseco de la eksteraj 8 temploj. Li deziris, ke tiamaniere la gvidantoj de la nacimalplimultoj sentu, ke la suvereno estas tre modesta, sed alte taksas la nacimalplimultojn. Fakte la modesta vilao ne mallevis la grandecon de la imperiestro, sed male, firmigis lian pozicion kaj la solidarecon de la ĉinaj nacioj kaj unuiĝon de la tuta lando.