• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-18 06:51:07    
Li Jianhong: Vin Aranĝu!

CRI
En la infaneco mi ofte admiris aliajn, ol kiuj mi estis nek pli saĝa nek pli bela. Poste mi trovis, ke mi posedas ion, al ili mankantan. Diligenta kaj penema, mi pli bone lernis. Mi portis malpli kostajn vestojn, ĉar miaj gepatroj ne havis tiom da mono. Tamen mi akiris pli da scioj kaj povis pli profunde cerbumi, kaj la koro tre pleniĝis.
Elkreskinte, mi ofte aǔdis patosajn vortojn: "Ho, ankaǔ mi povus fariĝi kantostelo, se mi estus Zhang Xueyou!" "Ankaǔ mi fariĝus fama aktorino, se mi estus Zhang Baizhi!" "... se mi estus Betoveno!"... Admirante aliajn, ili suspiras kaj ĝemas pro sia manko. Fakte ili povas neniel iĝi iu alia, sed esti ĉiam ili mem.
Ĉiu homo havas propran mankon, ankaǔ superecon kaj apartecon. Kaj neniu povas esti iu alia. Kial do oni nur admiras tiun kaj envias alian, anstataǔ serioze kaj memfide sin aranĝi?
Foje mi aǔdis jenan rakonton:
Knabo en orfejo ofte demandis kun pesimismo la estron de la orfejo: "Por kio mi ankoraǔ vivu? Mi, de neniu dezirata!"
En iu tago, la orfeja estro enmanigis ŝtonon al la knabo kaj diris, "Morgaǔ matene portu ĝin al bazaro por ĝin vendi! Tamen estu ne vera vendo! Memoru, nepre ne donu ĝin al iu kiel multe da mono oni pagos!"
Sekvatage, tiu knabo iris al la bazaro, kunportante la ŝtonan pecon. Li silente kaǔris en iu angulo. Baldaǔ pli kaj pli multaj homoj scivole alsvarmis kaj proponis pagon, pli kaj pli altan.
Reveninte al la orfejo, la knabo tre ĝoje raportis ĉion al la estro, kiu ridetante konsilis, ke sekvatage li portu la ŝtonon sur merkaton de oro.
Tie, sur la or-merkato, oni dekobligis la koston de tiu ŝtono.
Fine la estro diris, ke la knabo aperigu la ŝtonon sur merkato de gemoj.
Ekster ties atendo, ankoraǔ pli dekobliĝis la prezo de tiu ŝtono, kiu, post cirkulado de onidiro, fariĝis unika trezoraĵo, ĉar la knabo neniel volis ĝin forvendi.
Ege emociita, la knabo kuris en la orfejon kaj, rakontinte ĉion, demandis pri la kaǔzo.
La orfeja estro ne ridis nek ridetis, sed fiksis sian rigardon al la knabo. "La valoro de la vivo estas tia, kia de ĉi tiu ŝtono, varianta laǔ medio. La ŝtono mem estas nemenciinda, tamen dank' al via domaĝo kaj tio, ke vi ĉiam rifuzis forvendi ĝin, ĝia valoro rapide altiĝis kaj ĝi mem fine fariĝis raraĵo. Ĉu vi ne estas ĝuste tia? Vin mem alte taksu kaj trezorigu! Tiam via vivo estos valora kaj signofoplena."
Efektive, ĉiu el ni estas trezora. La vivo mem ne konas nobelecon kaj plebecon. Neniam humilu! Vin bone aranĝu! Elvolvu la latentan forton! Pompos via vivo.