• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-18 15:45:03    
Egipta prezidenta elektado komenciĝis

cri

En la 17-a de aŭgusto oficiale komenciĝis la elekta kampanjo por la egipta prezidenteco. En la 3-semajna kampanjo, la 10 kandidatoj propagandos respektivajn programojn kaj konkuros por la prezidenteco. Tio estas la unua fojo, ke la balotontoj per rekta kaj sekreta balotado elektos prezidenton el pluraj kandidatoj, ekde la jaro 1952, kiam la Julia Revolucio de Egiptio renversis la feŭdisman regadon kaj establis la respublikan sistemon.

Vespere de la 17-a de aŭgusto en Kairo, kandidato de la egipta reganta partio, la Nacia Demokratia Partio, kaj la nuna egipta prezidento Hosni Mubarak faris prelegon kaj publikigis sian programon de kampanjo. Li promesis, ke se li povus kvinafoje fariĝi prezidento, en sia nova oficperiodo de la venontaj 6 jaroj, li faros pli multajn konstituciajn kaj politikajn reformadojn por kompletigi demokratian konstruadon, plifortigos la superrigardan kaj pridemandan funkciojn de la parlamento al la registaro, pligrandigi la reprezentantecon de diversaj partioj en la parlamento, plifortigos la sendependecon de justico kaj ellaboros novajn kontraŭterorismajn leĝojn. Hosni Mubarak promesis ankaŭ, ke li per aktualaj agoj antaŭenpuŝos la reformadon, altiros investojn, disvolvos ekonomion, vigligos turismon kaj kreos pli da enoficigaj ŝancoj por altigi la vivnivelon de la popolanoj. Li emfazis, ke Egiptio tenos la stabilecon kaj sekurecon de la ŝtato, praktikos sendependajn kaj memdecidajn diplomatiajn politikojn, kaj samtempe, plenumos la internaciajn devojn kaj respondecojn.

Inter la 10 kandidatoj por la prezidenteco, krom la nuna prezidento Hosni Mubarak, aliaj du personoj estas rigardataj plej potencaj en konkurado. Ili estas Ayman Nur, prezidanto de la Partio al-Ghad, kaj Numan Gumaa, prezidanto de la Partio Nova Wafd. La Partio al-Ghad gvidata de Ayman Nur okupas 7 sidlokojn en la egipta Popola Asembleo kun 454 sidlokoj. Ayman Nur estas rigardata de la okcidenta mondo tia homo, kiu plej probable defios Hosni Mubarak. En la fino de la kuranta jaro, Ayman Nur estis arestita de la egipta instanco pro falsado de subtenaj subskriboj. Sub la premado de Usono, la egipta registaro liberigis tiun ĉi gvidanton de la opozicia partio en marto. La Partio Nova Wafd estas unu el la ĉefaj opoziciaj partioj en Egiptio kaj ankaŭ okupas 7 sidlokojn en la Popola Asembleo. La influado de reprezentantoj de aliaj partioj estas tre limigita.

Analizistoj opinias, ke la prezidenta elektado de Egiptio havos nenian suspenson. La du ĉefaj rivaloj ne formos veran minacon por la nuna prezidento Hosni Mubarak.