• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-18 19:17:25    
Neĝa lando

cri
Rigardate de malproksime, Shuangfeng-vilaĝo kovrita de neĝo havas nur du kolorojn: nigra kaj blanka. La malnovaj lignaj dometoj kaŭras en neĝo kiel fungoj. La dometoj kliniĝas sub la peza neĝa tegaĵo kaj la mastroj de la dometoj apogas ilin per fostoj. La kortoj ĉirkaŭigitaj per palisaro ne estas en regula formo, kaj la palisaro aspektas kiel karbaj strekoj sur blanka papero.

Ankaŭ fumo estas neĝe blanka. Regas kvieto. Nur unu aŭ du hundoj kaŭras kaj trotas en la vilaĝo.

Lokanoj diris kun bedaŭro, ke ĉi-jare neĝo ne estas granda. En la pasinteco neĝo dikis 4-5 metrojn. Tiam instaliĝis noktogardistoj por savi domojn de neĝo. Estas ja mistero, ke ekster la vilaĝo oni ne vidas neĝon. Sed kiam nia aŭto eniris en la valon ĉirkaŭitan de montoj, ni tuj falis en neĝan maron. Amiko eksplikis, ke la malvarma aero de Bajkalo kaj la varma kaj humida aerfluo de la Japana Maro renkontiĝas tie kaj formas riĉan neĝon, kiu senrezerve falas en la malgrandan basenon. Tie neĝado daŭras de oktobro ĝis marto, kaj eĉ neĝas en majo, malgraŭ ke ekster la baseno viglas printempo. Ĉirkaŭ la baseno estas altaj montoj kun densaj arbaroj, kiuj baras venton, sekve neĝo falas tute libere konturante ĉion kovritan. Lokanoj diris, ke tie neĝo estas kohera.

Kohera? Jes. La vorto plej taŭge priskribas la belecon de la vilaĝo en neĝo: Ĉiu domo havas kontinue etendiĝantan neĝan aleron pendantan ĉe la tegmento, kiu larĝas 1-2 metrojn kaj dikas ĉirkaŭ 1 metron kaj ofte kuniĝas kun neĝo sur la tero. La vojo antaŭ la pordo estas fosita el neĝo, mallarĝa kaj zigzaga, kaj ambaŭflanke de la vojo estas neĝa muro brustoalta aŭ homoalta. Ĉiuj domoj estas interligitaj per neĝa koridoro.

En la vilaĝo estas cent familioj. Ili estas posteuloj de kamparanoj enmigrintaj de la meza parto de Ĉinio antaŭ duonjarcento. Ili estas laboristoj de la Forstuma Buroo Dahailin de Heilongjiang-provinco. Ilia vilaĝo estas tiel simpla kiel tiu de kamparanoj. En vintro ili konservas manĝaĵojn en neĝo, truigas glacion sur rivero por kapti fiŝojn, veturas per sledo kaj transportas objektojn per tobogano. Antaŭe ili sin okupis ĉefe pri arbohakado, sed nun ili flegas forstojn kaj ne multe enspezas. Ili do kolektas manĝeblajn herbojn, droĝerbojn, fungojn k.a. por vendi. Oni hazarde malkovris la vilaĝon kaj venadas pli kaj pli multaj homoj por ĝui neĝan pejzaĝon.